Saltu al enhavo

Eldona Akcia Societo Otava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eldonejo Otava)
Eldona Akcia Societo Otava
Otava Publishing Company Ltd
emblemo
la centra oficejo de Otava en centro de Helsinko estas konstruita en jaro 1906
la centra oficejo de Otava en centro de Helsinko estas konstruita en jaro 1906
eldonejo
negoco Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1890 vd
Lando(j) Finnlando vd
Sidejo centro de Helsinko
Retejo Oficiala retejo
Jura formo osakeyhtiö
vdr

Eldona Akcia Societo Otava (en la finna Kustannusosakeyhtiö Otava) estas unu el grandaj libroeldonaj kompanioj en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1890 kiel eldonejo de finnlingva literaturo. Ĝi estas nuntempe la dua plej granda libroeldonejo en Finnlando kaj produktas ĉ. 400 novajn librojn ĉiujare.

En 1920-aj jaroj Otava eldonis en la finna libretojn pri Esperanto kaj ankaŭ finnlingvan literaturon tradukitan en Esperanton. Vilho Setälä laboris dum iom da tempo en la eldonejo. Otava eldonis ankaŭ gazeton Esperanta Finnlando en 1918-1922.

Otava estas finnlingva nomo de stelaro Sepstelaro, kiu estas parto de stelaro Granda Ursino.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]