En 1972 la Konsilio de Eŭropo akceptis la muzikon de Betoveno kiel himnon, kaj en 1985 la ŝtatestroj de la Eŭropa Komunumo akceptis ĝin ankaŭ kiel ties himnon. Per la transformiĝo de Eŭropa Komunumo al Eŭropa Unio (EU) ĝi fariĝis la himno de EU. Ĝi ne intencas anstataŭi la himnojn de la membroŝtatoj, sed esprimi iliajn komunajn valorojn, precipe liberecon, pacon kaj solidarecon, kaj la principon de unueco en diverseco.[1]
Por eviti lingvajn problemojn, oni rezignis pri teksto, pro tio ĝi ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin. Tamen ekzistas multaj diverslingvaj tekstoj laŭ la melodio kaj foje oni uzas la germanan tekston de Schiller, foje ĝiajn nacilingvajn tradukojn, foje tute aliajn tekstojn, kaj aperis ankaŭ propono de komuna teksto en la latina lingvo.
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponas tekston en Esperanto, verkitan de la antaŭa prezidanto de EEU Umberto Broccatelli, italo kaj forta subtenanto de eŭropa federaciismo. En la retpaĝaro de EEU troviĝas tradukoj de tiu teksto al 37 lingvoj, inter ili ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Kadre de la nove lanĉita eŭropa civitana iniciato, la 1-an de aprilo 2012 EEU submetis al la Eŭropa Komisiono proponon ke “EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”[2]