Didier Ratsiraka
Aspekto
Didier Ratsiraka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ratsiraka Didier | |||||
Naskiĝo | 4-an de novembro 1936 en Vatomandry | ||||
Morto | 28-an de marto 2021 (84-jaraĝa) en Antananarivo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Gripo vd | ||||
Etno | Betsimisaraka people vd | ||||
Lingvoj | malagasa • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Madagaskaro vd | ||||
Alma mater | Liceo Henri-IV Mara Altlernejo College of Saint Michael, Amparibe (en) vd | ||||
Partio | Malagasy Revolutionary Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Céline Ratsiraka (en) vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Didier Ignace Ratsiraka (naskiĝis la 4-an de novembro 1936 en Vatomandry, regiono de la etna grupo betsimisaraka en Madagaskaro, mortis la 28-an de marto 2021) estis prezidento de la Madagaskara Respubliko ekde 1975 ĝis 1993 kaj poste ekde 1997 ĝis 2002.
En 1993 post pluraj jaroj de regado li cedis sian postenon al Albert Zafy dum la naciaj balotoj, sed denove revenis gajninte la balotojn de 1997.
En aprilo 2013, li anoncis sian volon kandidatiĝi en la prezidenta baloto de 2013. La madagaskara balotkortumo tamen nuligis la kandidatecon la 17-an de aŭgusto 2013 pro malrespektoj de la balotkodekso, konforme al peto de UN-observantoj.