Lufthansa
Lufthansa | ||
---|---|---|
Deutsche Lufthansa AG | ||
flugkompanio • publika kompanio • negoco vd | ||
Dum | 1926 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Deutscher Aero-Lloyd | |
Jura formo | Aktiengesellschaft | |
Sidejo | Kolonjo | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Carsten Spohr • Christoph Franz • Wolfgang Mayrhuber | |
Dungitoj | 110 264 (stato: 31-a de decembro 2023) | |
ISIN-kodo | DE0008232125 | |
filiaj kompanioj | Austrian Airlines • Tyrolean Airways • Swiss • Swiss Global Air Lines • Edelweiss Air • Air Dolomiti • Eurowings • Lufthansa CityLine • Germanwings • Lufthansa Cargo • SunExpress vd | |
Partoprenanta | Q120096494 vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Lufthansa | ||
---|---|---|
IATA LH |
ICAO DLH |
Voksigno LUFTHANSA |
Fondita | 1926 (kiel Deutsche Luft Hansa Aktiengesellschaft), disigita 1945, refondita 1954 | |
Naboj |
| |
Fokus-urboj |
| |
Programo por oftaj flugantoj | Miles and More | |
Sidĉambro por membroj | HON / Senator Lounge | |
Alianco | Star Alliance | |
Aviadilaro | 319 (+ 145 mendoj + 30 opcioj); Lufthansa AG inkluzive de Cityline, Cargo kaj filioj (krom Swiss): 432 | |
Cellokoj | 188 | |
Ĉefsidejo | Kolonjo (Germanio) | |
Ĉefuloj | Jürgen Weber (estro de kontrola konsilio kaj iama ĝenerala direktoro), Wolfgang Mayrhuber (ĝenerala direktoro), Stefan Lauer, Stephan Gemkow (financestro) | |
Retejo: http://www.lufthansa.de | ||
La entrepreno Deutsche Lufthansa AG, mallonge Lufthansa [LUFT-hanza], estas la plej granda flugkompanio de Germanio. La kompania sidejo estas en Kolonjo, sed la "hejma flughaveno" estas Frankfurto ĉe Majno. Ĉar ties kapacitoj trakti aviadilojn ne sufiĉis, oni nomis dua centra flughaveno de Lufthansa tiun de Munkeno - plej multaj internaciaj flugoj de Lufthansa do alvenas en unu el tiuj du urbojn kaj naciaj flugoj plutransportas la pasaĝerojn al aliaj urboj, ekzemple la ĉefurbo Berlino. Post kiam Lufthansa transprenis la nacian aviadilan kompanion de Svisio, Swiss, la Flughaveno de Zuriko estas la tria centro por internaciaj flugoj, la unua ekster Germanio (centra regiona flughaveno de Swiss estas Ĝenevo). La entrepreno estas fonda membro de la aviadila ligo Star Alliance. Dum 2005 en la kompanio laboris 91 364 dungitoj.
La entrepreno estas inter la plej grandaj siaspecaj en la mondo: Dum 2004 ĝi en internaciaj flugoj transportis pli da pasaĝeroj ol iu alia membro-kompanio de la internacia aviada asocio IATA, kaj ankaŭ transportis pli da varoj ol iu alia konkurenca entrepreno. Dum 2005 51,3 milionoj da klientoj flugis per Lufthansa, sed la kvanto da transportitaj varoj pro la malforta konjunkturo malaltiĝis ĝis "nur" 1 736 000 tunoj da varoj.
La flugoj de Lufthansa havas la IATA-mallongigon LH aŭ la numeron 220, kiu estas la komenco de ĉiu bileta numero. La ICAO-mallongigo por la entrepreno tamen estas DLH. En internaciaj konektoj, la flugoj AL Germanio havas ne-parajn numerojn, kaj tiuj DE Germanio parajn numerojn.
Aviadilaro
[redakti | redakti fonton]AVIADILARO DE LUFTHANSA | |
---|---|
Aviadilo | En Servo |
Airbus A319-100 | 30 |
Airbus A320-200 | 64 |
Airbus A320neo | 4 |
Airbus A321-100 | 20 |
Airbus A321-200 | 43 |
Airbus A321neo | 15 |
Airbus A330-300 | 19 |
Airbus 340-300 | 8 |
Airbus A380-800 | 10 |
Boeing 747-400 | 13 |
Boeing 747-8 | 19 |
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Lufthansa Arkivigite je 2008-08-21 per la retarkivo Wayback Machine (germane kaj angle, en iuj naciaj subretejoj ankaŭ france, hispane, itale kaj japane)
Fondomembroj: Air Canada | Lufthansa | SAS Scandinavian Airlines | Thai Airways International | United Airlines
Pliaj membroj: Adria Airways | Aegean Airlines | Air China | Air New Zealand | All Nippon Airways | Asiana Airlines | Austrian | Blue1 | British Midland Airways | Brussels Airlines | Continental Airlines | Croatia Airlines | EgyptAir | LOT | Shanghai Airlines | Singapore Airlines | South African Airways | Spanair | Swiss International Air Lines | TAM Linhas Aéreas | TAP Portugal | Turkish Airlines | US Airways
Deciditaj aliĝoj: Air India
Eksaj membroj: Ansett Australia | Mexicana de Aviación | VARIG