Saltu al enhavo

Blankenburg (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blankenburg
Blazono
Blankenburg (Turingio) (Germanio)
Blankenburg (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

banloko • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Unstrut-Hainich
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Bad Tennstedt
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036043
Poŝtkodo 99955
Aŭtomobila kodo UH
Oficiala Municipokodo 16064007
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jörn Sola
Partio de komunumestro FW
Adreso de la administrejo Kirchheilinger Str. 3
99955 Blankenburg
Demografio
Loĝantaro 156 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 12′ N, 10° 45′ O (mapo)51.20264510.746834Koordinatoj: 51° 12′ N, 10° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 272 m
Areo 7,14 km²
vdr

Blankenburg [BLANk'nburk] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio, kaj apartenas al administra komunumaro Bad Tennstedt. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 156 loĝantojn.

Menciitis la komunumo en la 20.3.1143 unuafoje.[1] Aparteninte al la Petro-klostro ĝi venditis en 1272 al la je Mühlhausen rezidanta administranto de la Germana kavalira ordeno. La malfrugotika preĝejo el la 15-a jarcento alikonstruitis en 1701 barokstile. De la duaj sonoriloj enturaj mulditis la pli malgranda en 1812; ĝi funkcias ĝis hodiaŭ. Pluraj tempestoj kaj incendioj en la jarcentoj 18-a kaj 19-a kaŭzis multajn damaĝojn.

Apartenis al loko ĝis 1815 al la elektsaksia Administradujo Langensalza en la Provinco Saksujo. La komunuma salonego konstruitis en 1914 kaj ekde 1924 estas aliro al la elektra energio. Dum liberiĝo fare de la Usona Armeo skoltado malkovris defendtaĉmentoj je Langes Feld kaj sturmprenis al komunumon.[2]

En 1953 burĝoj mem engaĝiĝis pri konstruo de kanalizacio. En 1956 formiĝis la kolĥozo “Einigkeit” antaŭ estiĝo de la aliaj nome “Aufbau (1958) kaj “Einigkeit” (en 1965). Je la komenco de la 1970-aj jaroj asfaltitis la stratoj.

Raketa stacio de Nacia Popolarmeo starigitis inter Blankenburg kaj Freienbessingen. Tiu ĉi arbara setlejo funkciis inter 1992 kaj 2007 antaŭ malkonstruiĝo. En 1991 la komunumo ekkvartalis ĉe Verwaltungsgemeinschaft Bad Tennstedt.

  1. Hessische Historische Kommission (eld.): Mainzer Urkundenbuch. Band 2: Peter Acht: Die Urkunden seit dem Tode Erzbischof Adalberts I. (1137) bis zum Tode Erzbischof Konrads (1200). Teil 1: 1137–1175. Selbstverlag der Hessischen Historischen Kommission, Darmstadt 1968, (38).
  2. Jürgen Möller: Der Kampf um Nordthüringen im April 1945. Die Kampfhandlungen im Raum nördlich Mühlhausen-Langensalza und der Vorstoß des V. US Corps von der Werra durch die Landkreise Heiligenstadt, Worbis und Sondershausen zur Unstrut und weiter zur Saale (= Kriegsende in Mitteldeutschland 1945. Bd. 1). Dua eldono, Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-212-9, p. 96.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
loka kirko