Arvo Pärt
Arvo PÄRT (naskiĝis en Paide, Estonio, la 11-an de septembro 1935[1]) estas nuntempa komponisto de minimala muziko. Pli specife, oni konsideras lin ano de la tielnomita sankta minimalismo, kune kun Henryk Górecki kaj John Tavener.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1958 Arvo Pärt komponis sian unuan verkon por fortepiano, Zwei Sonatinen. Li studis dodekafonion kaj serian muzikon, sed li baldaŭ komprenis ke "lia persisto pri netonala muziko kondukas lin en sakstrateton" kaj tial decidis pliprofundigi la barokon kaj la gregorian kanton. Li decidis simpligi sian muzikon forigante ĉion superfluan el siaj komponaĵoj.
Pärt estis influita per la sono de gregoria ĉanto kaj kreis novan stilon, rigoran kaj originalan, la tintinnabuli (tintojn de sonoriloj), komponmaniero kiu baziĝas sur la uzado de triopoj kaj skaloj.
En 2018, la Arvo Pärt Centro estis malfermita en la estona vilaĝo de Laulasmaa, kie la komponisto vivas.
La stilo
[redakti | redakti fonton]Pärt difinas sian manieron tiel: "Mi uzas tre malmultajn elementojn - unu, du voĉojn. Mi konstruas kun praaj materialoj - perfekta akordo, specifa tonalo. Tri notoj de unu akordo estas kiel sonoriloj."
Plejofte Pärt komponas verkojn por nur du voĉoj: unu akompanas, kantante tonalan akordon, la alia plektas la melodion. Tial tintinnabuli ŝajne estas parte polifonio, parte monodio, sed vere ĝi estas neniu el tiuj du.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Simfoniaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1960 Nekrolog op.5
- 1963 Perpetuum Mobile op.10
- 1964 Collage über B-A-C-H por orkestro de arĉaj kordinstrumentoj, hobojo, klavicembalo kaj fortepiano
- 1963 Simfonio n.1 ("Polyphonische")
- 1966 Simfonio n.2
- 1971 Simfonio n.3
- 1976 Cantus in memoriam Benjamin Britten por orkestro de arĉaj kordinstrumentoj kaj sonorilo
- 1976 Wenn Bach Bienen gezüchtet hätte por fortepiano, kvinopo de blovinstrumentoj, orkestro de arĉaj kordinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj
- 1990 Festina Lente por orkestro de arĉaj kordinstrumentoj kaj harpo
- 1991 Summa por orkestro de arĉaj kordinstrumentoj
- 1991 Silouans Song por orkestro de arĉaj kordinstrumentoj
- 2000 Orient & Occident por orkestro de arĉaj kordinstrumentoj
- 2006 Lennartile / Für Lennart por orkestro de arĉaj kordinstrumentoj
- 2006 La Sindone por perkutinstrumentoj kaj orkestro
Operoj por solista instrumento kaj orkestro
[redakti | redakti fonton]- 1967 Pro und Contra por violonĉelo kaj orkestro
- 1977 Konĉerto por violono, violonĉelo kaj orkestra
- 1977 Tabula Rasa duoblo konĉerto por du violonoj, orkestro de arĉaj kordinstrumentoj kaj preparita fortepiano
- 1992 Fratres por violono, orkestro de arĉaj kordinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj
- 1994 Malgranda konĉerto über B-A-C-H por trumpeto, orkestro de arĉaj kordinstrumentoj, klavicembalo kaj fortepiano (de la Collage über B-A-C-H)
- 2002 Lamentate por fortepiano kaj orkestro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Arvo Pärt Kanon Pokajanen Ode VII, Youtube