Araŝ Labaf
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Araŝ |
Araŝ Labaf | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
آرش لباف | |||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1977 (47-jaraĝa) en Teherano | ||||
Ŝtataneco | Irano Svedio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantisto muzikproduktisto aktoro diskografa artisto vd | ||||
Aktiva dum | 2003– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sex Love Rock n Roll (SLR) vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arash LABAF (perse آرش لباف, mallonge آرش [ɒːˈraʃ], do [a:RAŜ], Araŝ, azerbajĝane Arəş) estas irana kantisto de azeraj familiaj radikoj naskiĝinta la 23-an de aprilo 1977 en Teherano, Irano, do nun 47-jara. Li ankaŭ estas dancisto kaj produktanto. Li loĝas en Los-Anĝeleso kaj estas famkonata en Svedio, kie li kreskis adoleskulo, pasis mezlernejajn kaj universitatajn jarojn, kaj komencis la muzikan karieron.
Li vivis en Teherano ĝis la 10-jariĝo, kiam la familio translokiĝis al Upsalo antaŭ loĝi en Malmö kvin jarojn pli malfrue. Lia unua muzikalbumo, Araŝ, estis lanĉita en junio 2005, post fini la universitatajn studojn. Liaj kantoj Boro Boro kaj Temptation (kun Rebecca Zadig) estis sukcesaj en multaj landoj de Eŭropo. La kanto Temptation, persa kanto kun angla refrenkoruso kantata de Rebecca, estis muzika citaĵo de antaŭa kanto de Rebecca en la angla kun soloo de Araŝ en la persa - la lingvoj kaj kantovoĉoj do "speguliĝis", kaj la kantotekstoj de la du kantoj malsamas konsiderinde. Ambaŭ versioj tamen estas reludversioj de la kanto Baila Maria de la franca-araba-israela muzikgrupo Alabina (kun ilia kantistino Iŝtar, hebree אישתאר) de 1996. Li ankaŭ kantis kun la rusa muzikgrupo Blestjaŝĉje (Блестящие) Восточные сказки.
Li havas ordiskon en 5 landoj: Germanio, Rusio, Slovenio kaj Grekio, pro la muzikalbumo Araŝ, kaj en Svedio pro Boro Boro. Araŝo ankaŭ kunlaboras kun la irana DJ Aligator en la kanto "Music is My Language" ("muziko estas mia lingvo").
Araŝ partoprenis kune kun la azera kantistino AySel (Aysel Teymurzadə) en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 reprezentante Azerbajĝanon gajnante la trian pozicion.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- Arash (Araŝ, 2005)
- Donya (Donja, 2008)
- Superman (2014)