Saltu al enhavo

Gonçalves Dias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antônio Gonçalves Dias)
Gonçalves Dias
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1823 (1823-08-10)
en Caxias
Morto 3-an de novembro 1864 (1864-11-03) (41-jaraĝa)
en Guimarães
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazila Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater fakultato pri juro de la Universitato de Koimbro Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gonçalves Dias
Profesio
Okupo dramaturgo
etnologo
advokato
universitata instruisto
ĵurnalisto
verkisto
teatrologo
poeto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kanto de l' Ekzilo ❦
I-Juca-Pirama ❦
Q10342109 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antônio GONÇALVES DIAS [antoniŭ gonsaŭvjs dias], pli konata nur kiel Gonçalves Dias (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1823, en Caxias (Brazilo), Maranjo, Brazilo, kaj mortis la 3-an de novembro 1864 pro ŝippereo, en la maro de Atins, Maranjo) estis elstara brazila poeto el Romantikismo. Lia konatiĝo kun verkistoj en Portugalio okazis dum la jaroj, kiam li estis studento pri juro en la Universitato de Koimbro. Tie, en 1843, li verkis unu el la plej famaj brazilaj poemoj, "Kanto de l' Ekzilo". En 1844, jam diplomita pri juro, li reiris al Brazilo. En 1849, kune kun aliaj brazilaj verkistoj, li fondis la revuon "Guanabara" (Gvanabaro). Kaj sentimentala, kaj naciisma, per siaj poemaj, Gonçalves Dias ludis gravan rolon dum la unuaj dekjaroj de brazila politika sendependeco (okazinta en 1822). Tiam la indiĝena mito fariĝis brazila nacia simbolo.

En Rio de Janeiro (Rio de Ĵanejro), tiam brazila ĉefurbo, li loĝiĝis kaj laboris. Kiel funkciulo, li vojaĝis al Eŭropo, kie restis inter 1854 kaj 1858 por oficialaj esploradoj. En 1856, li estis en Leipzig(Lepsiko aŭ Lejpcigo), Germanio, kie en la sekva jaro li, per la eldonejo Brockhaus, povis publikigi la unuan parton de indiĝena epopeo "La Timbiroj", kaj la "Tupilingva Vortaro" (vidu tupia lingvo). Denove en Brazilo, li partoprenis sciencajn esploradojn tra brazila Amazonio. Post tiu vojaĝo, lin trafis malsaniĝon. Tiel, celante resaniĝon, li vane trairis kelkajn eŭropajn kuracejon. Sed li ne mortis pro malsano. Fakte Gonçalves Dias mortis la 3-an de Novembro 1864, kiam dronis la franca ŝipo Ville de Boulogne, jam en la marbordo de Maranjo. Agoniante sur lito, li estis forlasita de ŝipanaro en kajuto, kiu tiele fariĝis lia eterna tombejo sub brazila maro. En la fino de la 19-a jarcento, la poeto Olavo Bilac (Olavo Bilák) elektis lin patrono de la seĝo n-ro 15 de Brazila Beletristika Akademio.

Dumviva verkaro : "Unuaj kantoj", poemoj (1846); "Leonor de Mendonça", teatraĵo (1847); "Duaj Kantoj" kaj "Sesversetoj de monako Antono", poemoj (1848); "Lastaj Kantoj", poemoj (1851); "Kantoj", poemoj (1857); "La Timbiroj", epopeo (1857); "Tupilingva Vortaro" (1858).

Gonçalves Dias (1823-1864), elstara brazila poeto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Gonçalves Dias (1823-1864), elstara brazila poeto.