Amy Winehouse
Aspekto
Amy WINEHOUSE [ˈeɪmi ˈwaɪnhaʊs] (naskonome: Amy Jade Winehouse) (naskiĝis la 14-an de septembro 1983 en Southgate, Londono, mortis la 23-an de julio 2011 en Camden, Londono, Anglio) estis angla kantistino de ritmenbluso, soulo, ĵazo, rokenrolo, kaj skao. Ŝi estis ankaŭ kantaŭtoro.
Turneo
[redakti | redakti fonton]Amy Winehouse okazigis turneon de koncertoj dum septembro kaj novembro de 2006, interalie unu por karito por Union Chapel en Islington.
La 29-an de aŭgusto 2008, ŝi nuligis lastatempe, por dua sinsekva jaro, ŝian koncerton en la festivalo Rock en Seine[1]. La organizantoj pripensis persekuti la kantistinon kiu monpetis je 300 000 €.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 2003 - Frank
- 2006 - Back to Black
- 2011 - Lioness: Hidden Treasures (postmorte)
Videografio
[redakti | redakti fonton]- 2007 - I told you I was in trouble - Live in London
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (30 aŭg 2008) Amy Winehouse, l'absence de trop, Le Monde.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]