Saltu al enhavo

Akrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Άκρων ο Ακραγαντίνος
(467 a. K. - 415 a. K.)
Bildo Akro el la verko "Biografia degli uomini illustri di Sicilia" fare de Giuseppe Emanuele Ortolani ((1758-1828).
Bildo Akro el la verko "Biografia degli uomini illustri di Sicilia" fare de Giuseppe Emanuele Ortolani ((1758-1828).
Persona informo
Naskiĝo 467 a. K.
en Acragas], Magna Grecia
Morto 371 a. K.
en Acragas], Magna Grecia
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo kuracisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Akro de Agriĝento estis greka kuracisto kaj filozofo, en Agriĝento.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li vivis dum la regado de la reĝo Artakserkso Oni scias ke li estis filo de Zenono de Elajo kaj malfermis, kune kun Empedoklo, Medicinan kaj Filozofian Skolo, en Ateno. Dum la pesta ekapero, priskribita de Tucidido kaj Plutarko, li instigis la uzon de la fumigadoj por kuracado de la malsanoj hipoteze kaŭzitaj de la malpura aero. Reveninte al sia hejmlando, la kuracisto petis al la Senato doni al li terpecon kie li povus konstrui familian tombon. La peto estis malakceptita, laŭ sugesto de Empedoklo, kiu konceptis ke tia koncesio por tiu celo malhelpus la principon de egaleco, kiun li volis establi en Agriĝento.

Akrono, filo de la fama filozofo Zenono de Elajo, naskiĝis en Agriĝento en la kvina jarcento antaŭ Kristo. Ankoraŭ juna, li iris al Ateno kaj studis filozofion kaj retorikon kune kun Empedoklo, lia samcivitano. Post ĉi tiu frua periodo de sia matureco, Akrono turnis sian talenton al la studo de medicino.

Dum sia metilernado, li faris multajn vojaĝojn al Egiptio kaj Azio, celante kolekti kiel eble plej multe da informoj pri la spertoj de la pastroj kaj kuracistoj kiujn li renkontis. Lia talento kiel kuracisto kaj lia nova aliro al medicino donis al li admiron kaj estimon, gajnante al li la epiteton de supera inter la kuracistoj (la sama nomo, Akrono, signifas supera). En Sicilio, Akrono fondis lernejon de medicino, kiu estis centrita ĉirkaŭ konkreta sperto de faktoj kaj la malakcepto de ĉio, kio ne strikte aliĝis al ili.

La novigo kiun Akrono enkondukis en la medicino tiuepoko estis la plej granda atento donita al faktoj. Li argumentis ke medicino devus dependi sole de pura sperto, preciza observado de faktoj, kaj ke ĉiuj abstraktaj konjektoj estis ne nur superfluaj sed ankaŭ damaĝaj.

Plinio konsideras Akronon la unua el la Empirioj. Sed tio estis konsiderita eraro, ĉar la sekto aludita ne ekestis ĝis la tria jarcento a.K., proksimume 200 jarojn post la tempo de Akrono. Kelkaj akademiuloj konsideras ke la sekto de la Empiriuloj, por fanfaroni pri pli granda antikveco ol la Dogmatiko (fondita proksimume 400 a.K. fare de Tesalo, la filo kaj Polibio, la bofilo de Hipokrato), simple asertis Akrono kiel ĝia fondinto.

Neniu el la verkoj de Akrono nun estas pluekzistantaj, kvankam li skribis plurajn en la dorika dialekto pri medicinaj kaj fizikaj temoj, kies titoloj estas konservitaj fare de la Suido.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Simonido el Kea (556 a. K. - 469 a. K.)
  • Paŭzano de Ĝelo (490 a. K. - 415 a. K.) sicilia kuracisto kaj samtempulo de Akrono de Agriĝento
  • Artakserkso (487 a. K. - 424 a. K.)
  • Empedoklo (483 a. K. - 423 a. K.)
  • Tucidido (464 a. K. - 399 a. K.)
  • Hipokrato (460 a. K. - 377 a. K.)
  • Plinio la Maljuna (23-79)
  • Plutarko (46-100)
  • Galeno (129-216)
  • Oribazo el Pergamo (325-403)
  • Eŭdoksa Makrembolitisa (1030-1081)
  • Johannes Acronius Frisius (1520-1564) nederlanda humanisto, erudiciulo, kuracisto, astronomo kaj matematikisto
  • Johannes Acronius (1565-1627) germana teologo kaj reformisto
  • Johannes Acronius van Buma (1635-1705) nederlanda predikisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]