11-a jarmilo a.K.
Aspekto
La 11-a jarmilo antaŭ Kristo aŭ antaŭ nia erao estas la tempo inter la 1-a de januaro de la jaro 11000 kaj la 31-a de decembro de 10001 antaŭ Kristo.
En Norda Ameriko aperas la kulturo Clovis - ĝia ekzisto dateblas inter la jaroj 11.600 ĝis 10.700 antaŭ Kristo. La trovitaj iloj kaj bestaj ostoj pruvas, ke la Clovis-homoj estis ĉasistoj kaj kolektistoj, kiuj preferis ĉasi mamutojn kaj aliajn grandajn bestojn.
Ĉirkaŭ la jaro 11000 a.K. ekestas la agrikulturo en Okcidenta Azio, en suda Ĉinio kaj en Mezameriko. Finiĝas la lasta glaciepoko - la transiro de la terhistoria epoko Plejstoceno al Holoceno, ĉirkaŭ la jaroj 11000 ĝis 8300 antaŭ Kristo.