(86039) 1999 NC43
(86039) 1999 NC43 | |
asteroido | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (86039) 1999 NC43 |
Aliaj nomoj | 1999 NC43 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 14-a de julio 1999 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
263,329 Gm (1,760 AU) 110,953 Gm (0,7417 AU) 415,706 Gm (2,779 AU) |
Discentreco | 0,5787 |
Meza anomaliangulo | 261,889° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 7,131° |
Periodo | 853,019 tagoj (2,335 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
311,661° |
Argum. de periapsido | 120,759° |
Terdistanco - Minimuma |
3,669 Gm (0,02453 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2,22 km |
Rotacia periodo | 1,44 tago (34,49 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,14 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Q |
Absoluta magnitudo | 15,9 |
(86039) 1999 NC43 estas malgranda, ne tre hela, nerapide rotacianta apolona asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 14-an de julio 1999 per reflekta teleskopo de 1 m en la kadro de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Ecoj
[redakti | redakti fonton](86039) 1999 NC43 estas unu elde la raraj korpoj de spektra klaso "Q" (subklaso de la klaso"S") indikas "ŝtonan" asteroidon, kun ĉeesto de olivino kaj pirokseno.
Ĝia rotacio ŝajnas esti kaosa.
Ĝi estas suspektita esti rilata kun la meteoro de Ĉelabinsk : analizo montris similan trajektorion por ambaŭ korpoj kaj sugestas, ke ili devenus de sama objekto.[1][2][3]
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido rigardita kiel potence danĝera objekto, proksima de la orbitajn resonancojn 3:7 kun la Tero kaj 4:5 kun Marso.
Ĝia tre discentra orbito tanĝas tiun de Venuso kaj krucas tiujn de la Tero kaj de Marso:
- Ĝia venusa MOID estas 0,05867 astronomia unuo (8,777 milionoj da km).
- Ĝia tera MOID estas 0,02453 astronomia unuo (3,669 milionoj da km).
- Ĝia marsa MOID estas 0,08808 astronomia unuo (13,177 milionoj da km).
- La 5-an de februaro 1937 ĝi pasis al 0,06219 astronomia unuo (9,303 milionoj da km) de Venuso.
- La 29-an de novembro 2130 ĝi pasos al 0,09428 astronomia unuo (14,104 milionoj da km) de tiu ĉi planedo.
- La 28-an de februaro 1979 ĝi pasis al 0,2715 astronomia unuo (40,620 milionoj da km) de la Tero.
- La 14-an de februaro 2173 ĝi pasos al 0,03361 astronomia unuo (5,028 milionoj da km) de nia planedo.
- La 16-an de junio 1990 ĝi pasis al 0,0961036021628978 astronomia unuo (14,377 milionoj da km) de Marso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La trajektorio, strukturo kaj deveno de la asteroida alfrapinto de Ĉelabinsk de Jiří Borovička kaj aliaj, el Nature, Vol. 503, n° 7475, pp. 235-237; Novembro 2013 (angle)
- ↑ Danĝero de granda asterioda frapo subtaksita, de Quirin Schiermeier, el Nature News; 6-a de Novembro 2013 (angle)
- ↑ Febla ligo inter la potence danĝera asteroido (86039) 1999 NC43 kaj la meteoroido de Ĉelabinsk, de Vishnu Reddy kaj aliaj, el Icarus 2015 vol. 252 pp. 129-143 (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (86001 – 87000) | Poste: |
---|---|---|
(86038) 1999 NY38 | (86039) 1999 NC43 | (86040) 1999 NU43 |