(20086) 1994 LW
Aspekto
(20086) 1994 LW | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (20086) 1994 LW |
Aliaj nomoj | 1994 LW |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro | 12-a de junio 1994 |
Loko de malkovro | Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
476,486 Gm (3,185 AU) 179,574 Gm (1,200 AU) 773,398 Gm (5,170 AU) |
Discentreco | 0,6231 |
Meza anomaliangulo | 281,166° |
Klinangulo | 21,765° |
Periodo | 2076,280 tagoj (5,685 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
237,364° |
Argum. de periapsido | 57,751° |
Terdistanco - Minimuma |
47,378 Gm (0,3167 AU)[1] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4,8 km |
Rotacia periodo | 1,21 tago (29,1 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,013 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 16,8 |
(20086) 1994 LW estas tre malgranda malhela marsrenkonta amora asteroido malkovrita la 12-an de junio 1994 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
Ĝi estas de spektra klaso "C", riĉa je organikaj komponaĵoj, anhidraj silikatoj , hidrataj argiloj, magnetito kaj sulfidoj ; ĝi eble estas kometo.[2]
Kvankam rigardita kiel apud-tera objekto, ĝi restas sufiĉe malproksime de Tero:
- La 16-an de junio 1994 ĝi pasis al 0,37768 AU (56,500 milionoj da km) de Tero.
- La 7-an de junio 2168 ĝi pasos al 0,26918 AU (40,269 milionoj da km) de nia planedo (tio, kiu estas iomete pli malgranda ol la nunepoka MOID).
Ĝi estas pli efektive marsrenkonta asteroido:
- La 1-an de aprilo 2112 ĝi pasos al 0,034582 AU (5,173 milionoj da km) de Marso.
Ĝi estas ankaŭ klasifikata Jupiterrenkonta asteroido, pro sia Jupitera MOID de 1,14053 AU (170,621 milionoj da km).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ MOID por la epoko 2457400.5 13-a de januaro 2016 TDB.
- ↑ ATOj malkovritaj per la brita Schmit-teleskopo en la projekto AANEAS (1990-96), el la paĝaro de Sidign Spring Survey Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (20001 - 21000) | Poste: |
---|---|---|
(20085) 1994 LC | (20086) 1994 LW | (20087) 1994 PC7 |