Yrjö Sakari Yrjö-Koskinen
Yrjö Sakari YRJÖ-KOSKINEN, antaŭe Georg Zacharias FORSMAN (10-a de decembro 1830 – 13-a de novembro 1903) estis svedlingva finna verkisto, historiisto kaj politikisto. Li estis prezidanto de partio Suomalainen puolue (antaŭulo de nuna Nacia Koalicio). Liaj gepatroj estis kolego de altlernejo de Hämeenlinna, poste vikario de Hämeenkyrö Georg Jakob Forsman kaj Anna Loviisa Ebeling. Georg Zacharias Forsman estis la plej maljuna infano de la okinfana familio – la unua infano estis mortinta antaŭ lia naskiĝo. En la lernejo li interesis speciale pri historio. Li esploris antikvan historion de Finnlando kaj forte studis la finnan lingvon. En du aŭtunoj Forsman estis en Hämeenkyrö por studi la finnan. Li skribis historiajn librojn kaj aliajn librojn. Li kontribuis forte al la pozicio de la finna lingvo kvankam li estis mem svedlingva.
Yrjö Sakari Yrjö-Koskinen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Georg Zakarias Forsman | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1830 en Vaasa | |
Morto | 13-an de novembro 1903 (72-jaraĝa) en Helsinko | |
Tombo | Tombejo Hietaniemi vd | |
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | |
Lingvoj | finna vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Grandprinclando Finnlando vd | |
Alma mater | Universitato de Helsinko vd | |
Partio | Sveda Popola Partio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Jaakko Forsman (en) kaj Ernesti Forsman (en) vd | |
Edz(in)o | Theodolinda Hahnsson (en) (1896–nekonata valoro) vd | |
Infanoj | Yrjö Koskinen Yrjö-Koskinen (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto historiisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |