Wiglaf (Mercia)
Wiglaf (m. verŝajne en 839) estis reĝo de Mercia, Anglio de 827 ĝis 829 kaj denove de 830 ĝis sia morto.
Wiglaf | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 799 | ||||
Morto | 1-an de januaro 839 (39-jaraĝa) | ||||
Tombo | Repton vd | ||||
Etno | Engloj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Beornwulf (Mercia) vd | ||||
Edz(in)o | Cyneðryð (en) vd | ||||
Infanoj | Wigmund of Mercia (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Deveno
redaktiWiglaf probable apartenis al la reĝa familio de Mercia, sed pri lia deveno ne restas certaj informoj.
Regado
redaktiLi altroniĝis en 827. En 829 Egbert, reĝo de Wessex, invadis Mercia kaj forpelis Wiglaf. Laŭ la Anglosaksa Kroniko, Wiglaf regajnis la regnon en 830, verŝajne kiel sendependa reĝo, ne reganto sub la reĝo de Wessex. Eblas ke li pligrandigis la limojn de Mercia: la regio ĉirkaŭ la meza parto de la Tamizo, antaŭe okupita de la Gewisse kies teritorio evoluis en Wessex, estis parto de Mercia dum lia regado. Ĉarto priskribas la reĝon de Essex kiel "ministro" de Wiglaf: antaŭe Essex agnoskis la reĝo de Mercia kiel superulo, sed Mercia perdis influon tie - la ĉarto sugestas la reĝo de Essex denove omaĝis al tiu de Mercia. Londono, kie Egbert antaŭe posedis monfarejon, estis dominata de Wiglaf.
En 836 li okazigis konsilion de episkopoj kaj nobeloj: la ĉefepiskopo de Canterbury ĉeestis, kune kun pluraj episkopoj el Wessex.
Wiglaf mortis probable en 839. Li entombiĝis en Repton.
Wigmund, filo de Wiglaf, aŭ mallonge sekvis lin kiel reĝo de Mercia aŭ mortis antaŭ sia patro (eble post esti kunreĝo).