Villahermosa
Villahermosa [bijaermOsa] estas metropolo kaj universitata urbo en Meksiko, kie estas ĉefurbo kaj episkopejo de subŝtato Tabasco. Villahermosa signifas en la hispana "Belega Urbeto". Estas samnomaj municipoj en Hispanio kaj Kolombio (Vidu Villahermosa (apartigilo)).
Villahermosa | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 86000−86193 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 340 060 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 251 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 17° 59′ N, 92° 55′ U (mapo)17.9878375-92.919416111111Koordinatoj: 17° 59′ N, 92° 55′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 11 m [+] | ||||
Areo | 80 km² (8 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Villahermosa, Tabasco [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 558 524 (en 2010)
- Supermara alteco: 10 m
- Areo: km²
- Telefonkodo: +52 993
- Poŝtkodo: 86000
- Horzono: UTC -6
- 17° 59′ 21″ N 92° 55′ 41″ U / 17.98917 °N, 92.92806 °U (mapo)
Geografio
redaktiVillahermosa situas sur ebenaĵo laŭ rivero en suda parto de la lando.
Historio
redaktiVillahermosa fondiĝis en 1596 kiel Villahermosa de San Juán Bautista. Longe la urbeto estis simpla loĝloko. En la 1970-aj jaroj oni trovis nafton en la proksima Meksika Golfo. La urbo iĝis grava centro de la olea industrio.
Ekonomio
redaktiEn la ĉirkaŭaĵo oni bredadas bovojn kaj oni rikoltas kakaojn, bananojn kaj sukerkanojn. La plej grava industriaĵo estas la oleo-petrolo. Ankaŭ la turismo estas menciinda, ĉar la maro estas proksime.
Trafiko
redaktiVillahermosa havas internacian flughavenon, sed la trajno evitas la urbon. La longdistanca veturado okazas helpe de aŭtobusoj.
Klimato
redaktiVillahermosa havas tropikan klimaton. La temperaturo inter majo-aŭgusto atingas foje 40 °C-ojn. Jare pluvas po 2161 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
redakti- historia urboparto
- palaco prezidenta
- preĝejoj
- subĉiela muzeo pri arĥeologiaj trovaĵoj
- malgranda bestoĝardeno
Ĝemelurboj
redakti- San Bernardino, Usono
- Coatzacoalcos, Meksiko