Vilém Blodek
ĉeĥa komponisto
Vilém BLODEK (3-an de oktobro, 1834 – 1-an de majo, 1874) estis ĉeĥa komponisto, kies opero En la puto estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendata post la milito de Verda Stacio.
Vilém Blodek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Seraph. Wilhelm Plodek |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1834 en Prago |
Morto | 1-an de majo 1874 (39-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto universitata instruisto ĥorestro pedagogo muzikinstruisto |
Blodek studis en la Praga konservatorio flutadon kaj komponadon. Poste li laboris kiel muzik-instruisto, koncerta pianisto, ĥorestro kaj ekde 1860 li fariĝis profesoro de flutado en la Praga konservatorio. Lia kreado estas originale lirika, poezia kaj koloreca.
Listo de verkoj
redakti- Koncerto D maĵora por fluto kaj orkestro
- Simfonio in d
- Clarissa (opero)
- En la puto (V studni, opero)
- Zítek (opero nefinita)
- kantoj, flut-komponaĵoj, preĝeja muziko
- Škola pro flétnu ("Lernolibro de flutado")
Eksteraj ligiloj
redakti- Pli da informoj en Esperanto
- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto