Vicprezidento de Usono

La Vicprezidento de Usono estas la dua plej supera reprezentanto de Usono post Prezidento de Usono, kaj heredos la oficon de Prezidento en la kazo de la morto, rezigno, aŭ forigo de Prezidento. Laŭ Konstitucio de Usono li estas prezidanto de Senato de Usono, rajton baloti li havas sole okaze de egaleco de voĉoj.

Vicprezidento de Usono
Vice President of the United States
flago
Kamala Harris
Kamala Harris
balote elektita ofico
vicprezidanto
prezidanto de senato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 21-a de aprilo 1789 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Blazono

Devigoj de la ofico

redakti

La Dek-dua Amendo de la Usona Konstitucio diras ke "neniu persono konstitucie nevalida al ofico de Prezidento estos valida al tiu de Vicprezidento de Usono." Tial, por servi kiel Vicprezidento, individuo devas:

  • esti usona civitano ekde naskiĝo,
  • ne esti pli juna ol 35 jaraĝa, kaj
  • esti loĝinta en Usono almenaŭ 14 jarojn.

Laŭ la 22-a Amendo, la Prezidento de Usono ne povas esti elektita por pli ol du elektoj. Politikaj sciencistoj disputas ĉu iama Prezidento barita de elekto al Prezidenteco ankaŭ estas barita esti Vicprezidento, kiel sugestita de la Dekdua Amendo. Tamen, estas nenia simila limo tiel kiom da fojoj oni povas esti elektita Vicprezidento.