Unuopaĵo
Unuopaĵo aŭ disketo[1] estas muzika eldonaĵo, kiu estas plej ofte uzata kiel reklamo por albumo. Tial, antaŭ ol eldoni albumon, unuopaĵo estas eldonata. Ĝi kutime enhavas muzikaĵon el albumo kaj aŭ aliajn versiojn de tiu ĉi muzikaĵo aŭ b-muzikaĵojn, kiuj ne estas sur la albumo.
Unuopaĵoj estas la plej malgrandaj aĉeteblaj muzikaj eldonaĵoj sur la merkato. Aliaj kutimaj eldonspecoj estas albumetoj kaj albumoj.