Universitato de Norda Teksaso
La Universitato de Norda Teksaso (angle University of North Texas, akronime UNT) estas ŝtata universitato situanta en Denton, Teksaso, Usono. Ĝi estis fondita kiel privata, ne-sekta, geinstrua kolegio de instruistoj en 1890 kaj estis formale adoptita fare de la ŝtato 11 jarojn poste [1]. La universitato estas parto de la Norda Teksasa Universitata Sistemo, kiu inkluzivas kromajn kampusojn en Dallas kaj Fort Worth. UNT ankaŭ havas kampuson en Frisco.
Universitato de Norda Teksaso | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato publika eduka institucio en Usono | ||
Informoj | ||
fondodato | 1890 | |
Situo | ||
Geografia situo | 33° 12′ 39″ N, 97° 8′ 49″ U (mapo)33.21095-97.146958333333Koordinatoj: 33° 12′ 39″ N, 97° 8′ 49″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
urbo | Dentono | |
adreso | 1501 W.Chestnut Ave., Denton, TX, 76203-1277 | |
poŝtkodo | 76203-1277 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 40 953 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
| ||
La universitato konsistas el 14 kolegioj kaj lernejoj [2], frua matematika kaj scienca akademio por esceptaj gimnazianoj de tra la ŝtato, la Teksasa Akademio de Matematiko kaj Scienco [3], kaj biblioteksistemo kiu konsistas el la universitata kerno. Ĝi estas klasifikita kiel "R1: Doktoraj Universitatoj - Tre alta esplora agado" [4]. Laŭ la Nacia Scienca Fondaĵo, UNT elspezis $ 78.4 milionojn por esplorado kaj evoluo en 2019 [5].
La lernejo de Muziko estas la plej granda gimnazio de muziko en Usono, kaj la IT-edukado estas la plej bona en Teksaso.
En la universitato, studis 33,443 studentoj kaj 1,546 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis USUS$ 6,112 por studentoj registritaj en Teksaso. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo.
Organizo
redakti- kolegio de Artoj kaj Sciencoj
- kolegio de Komerca Administrado
- kolegio de Edukado
- kolegio de Inĝenieristiko (2003)
- kolegio de Muziko (1947)
- kolegio de Publikaj Aferoj kaj Community Service
- kolegio de Bildartoj kaj Dezajno
- lernejo de Biblioteko kaj Informaj Sciencoj
- lernejo de Komercado kaj Gastuma Administrado
- Tuluza lernejo de Diplomiĝintaj Studoj
Por plia legado
redakti- The Portal to Texas History is an undertaking of the North Texas Libraries Digital Projects Unit. OCLC 63174714
- Texas State Historical Association, housed on the Denton campus, administers its website and distributes its Handbook of Texas Online. The association had previously been at the University of Texas at Austin since its founding in 1897.[6] ISSN 1558-9560
- UNT Research Magazine Arkivigite je 2016-07-03 per la retarkivo Wayback Machine is an annual digital magazine. It was founded as ReSource (with various subtitles) in 1992[7] and adopted its current name in 2006. OCLC 14185262
Referencoj
redakti- ↑ "Denton Normal School," Dallas Morning News, May 25, 1901, p. 2.
- ↑ UNT Website. Arkivita el la originalo je October 4, 2020. Alirita September 29, 2020 .
- ↑ TAMS website. Arkivita el la originalo je September 19, 2020. Alirita September 29, 2020 .
- ↑ Carnegie Classifications Institution Lookup. Center for Postsecondary Education. Arkivita el la originalo je September 13, 2018. Alirita 26 July 2020 . Arkivigite je 2018-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ President's Annual Report 2019. National Science Foundation. Arkivita el la originalo je April 15, 2021. Alirita 26 July 2020 .
- ↑ "Texas State Historical Association Will Move to U. of North Texas," Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine The Chronicle of Higher Education, January 11, 2008
- ↑ ReSource, University of North Texas, OCLC 14185262