Ulič
Ulič estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina. Ĝi troviĝas en montaro Bukovské vrchy. Ĝi estas la plej granda kaj samtempe natura centro de la plej orienta anguleto de Slovakio.
Ulič | |
hungare: Utcás, rutene: Уліч | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Ulič | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Bukovské vrchy |
Riveroj | Zbojský potok, Ulička |
Situo | Ulič |
- alteco | 245 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 57′ 43″ N 22° 25′ 27″ O / 48.96194 °N, 22.42417 °O (mapo) |
Areo | 25,147 km² (2 514,7 ha) |
Loĝantaro | 1 017 (31.12.2005) |
Denseco | 40,44 loĝ./km² |
Nacia parko | Nacia parko Poloniny |
Unua skribmencio | 1451 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 67 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 520934 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Ulič | |
Retpaĝo: www.ulic.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Priskribo
redaktiTeritorio de vilaĝo troviĝas ĉe slovak-ukrainia limo en la montara valkaldrono de Ulič, proksime ĉe ĉefa montoĉeno de Karpatoj. Tra la vilaĝo fluas rivereto Zbojský potok kaj rivereto Ulička, kiuj elfontas ĉe slovak-pola limo kaj sub la vilaĝo kunfluas. Norde ĝi najbaras kun vilaĝo Uličské Krivé, sude kun Ukrainio. Snina troviĝas 30 km for.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1492. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj. Origina kastelo de 19-a jarcento esis neniigita en la jaro 1967. Restas nur partoj de kastela parko. En 1910 loĝis en la vilaĝo preskaŭ mil da precipe rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon Utcás apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Ulič 1078 da homoj, (765 slovakoj, 227 rutenoj, 49 ciganoj, 29 ukrainoj).
Vidindaĵoj
redaktiNaturprotekto
redaktiParto de vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, la vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de ĉi nacia parko. Sur la teritorio kuŝas protektita teritorio - naturrezervejo Uličská Ostrá.