Tramtransporto en Lucerno

tramo en Svislando

La Tramtransporto en Lucerno (germane Strassenbahn Luzern) estis la plej grava provizanto de loka publika transporto en Lucerno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo en la unuaj ses jardekoj de la 20-a jarcento. Ĝi estis malfermita en 1899 kaj ekzistis ĝis 1961. Ĝi estis funkciigita fare de "Trambahn Luzern" (TrL), hodiaŭ "Verkehrsbetrieben Luzern" (VBL). Kontraste al aliaj urboj, tramoj estis funkciigitaj elektre de la komenco kaj ne per ĉevaloj. Ĝi poste estis anstataŭigita per la Lucerna Trolebuso, kiu malfermiĝis en 1941.

Tramtransporto en Lucerno
Tramo en Lucerno (1-a de januaro 1910)
Tramo en Lucerno (1-a de januaro 1910)
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Lucerno
  Svislando
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 1899
Fino de trafiko 1961
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 11 km
Nombro de linioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
vdr

Vidu ankaŭ

redakti