Termoelektra centralo
Termoelektra centralo estas elektra centralo en kiu estas ĉefa energio el vaporo. Akvo estas varmigita, transformita en vaporon, kiu turnigas vaporturbinon kiu kondukas elektran generatoron. Post sia paso tra la turbino, la vaporo estas kondensata en kondensilo kaj reciklita en la kaldronon, kie ĝi estas varmigota; tiu termodinamika ciklo estas konata kiel ciklo de Rankine.
La plej granda variaĵo en la desegno de termoelektraj centraloj estis rilata al la diferencaj fosilibrulaj rimedoj ĝenerale uzataj por varmigi akvon. Kelkaj preferas uzi la termino energicentro, ĉar tiaj facilaĵoj konvertas formojn de varmo-energio en elektran energion.[1] Kelkaj termoelektraj centraloj ankaŭ estas desegnataj por produkti varmenergion por industriaj celoj de urbohejtado, aŭ sensaligo de akvo, en aldono al generado de elektra energio; oni parolas pri kun-generado de tiaj varmoelektraj centraloj. Tutmonde, brulenergiaj elektrejoj produktas grandan parton da hom-farita elsendaĵoj de CO2 al la atmosfero, kaj penas por malpliigi tiujn tiele disvastigitajn.
Tipoj
redaktiTipa karba termoelektra centralo
redakti1. Malvarmiga turo | 10. Kontrolvalvo de vaporo | 19. Superhejtilo |
2. Akvopumpilo de malvarmiga turo | 11. Vaporturbino (alta premo) | 20. Ventolilo de primara aero |
3. Trifaza alttensia lineo | 12. Forigilo de solvitaj gasoj | 21. Rehejtilo |
4. Transformatoro altigante la tension | 13. Antaŭhejtigilo de purigita akvo | 22. Eniro de bruliga aero |
5. Alternatoro | 14. Karbotransportilo | 23. Ŝparilo pri reciklata akvo |
6. Vaporturbino (malalta premo) | 15. Karbofunelo | 24. Aerohejtilo |
7. Pumpilo post eltiro de kondensaĵoj | 16.Karbopistilo | 25. Aerfiltrilo |
8. Kondensilo | 17. Balono de la vaporkaldrono | 26. Ventolilo de elira aero |
9. Vaporturbino (meza premo) | 18. Malsupra cindrofunelo | 27. Fumtubo |
La skemo de termoelektraj centraloj kiuj uzas brulaĵojn aŭ naturan gason similas.
Nuklea centralo
redaktiGeoterma centralo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Electricity. Arkivita el la originalo je 2018-06-20. Alirita 2015-11-02 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Thermal Power Plant:Indian Context Arkivigite je 2011-05-12 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Conventional coal-fired power plant angle
- Power plant diagram Arkivigite je 2011-04-23 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Power Plant Reference Books Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Steam jet ejectors Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Steam jet ejector performance guidelines angle