Tanja SAVIĈEVA (30-a de januaro 19301-a de julio 1944) estis Leningrada knabino-mezlernejano, kiu ekde Sieĝo de Leningrado komencis noti taglibron en notlibro, restinta post ŝia pli aĝa fratino Nina. Tiu taglibro enhavas nur 9 paĝojn, kaj sur 6 el ili estas notitaj datoj de morto de ŝiaj parencoj. La taglibro estis prezentita dum Nurenberga proceso inter materialoj de akuzo.

Tanja Saviĉeva
Persona informo
Naskonomo Татьяна Николаевна Савичева
Naskiĝo 23-an de januaro 1930 (1930-01-23)
en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Morto 1-an de julio 1944 (1944-07-01) (14-jaraĝa)
en Shatki, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortokialo Intestinal tuberculosis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Krasny Bor, Nizhny Novgorod Oblast (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Loĝloko Bolshoi Prospekt Vasilievsky Island 6, Tanya Savicheva House
Ŝtataneco Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo taglibristo
lernanto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The diary of Tanya Savicheva
vdr

Tanja Saviĉeva mem estis evakuita el Leningrado somere de 1942 al Ŝatkovskij distrikto de Gorkovskaja (nun – Niĵni-Novgoroda) provinco. Ŝi mortis la 1-an de julio 1944 en Ŝatkovskaja distrikta kuracejo pro nekuracebla malsano — progresanta inanicio.

La taglibro mem nun estas montrata en la Muzeo pri historio de Leningrado, kaj ĝia kopio — en vitrino de pavilono ĉe Piskarjovskoje tombejo.

La 31-an de majo 1981 ĉe Ŝatkovskoje tombejo estis malfermita monumento — marmora tombŝtono kaj steleo kun bronza bareliefo (skulptisto — Ĥolujeva, arkitektoj — Gavrilov kaj Ĥolujev). Apude estis starigita en 1975 steleo kun bareliefa portreto de la knabino kaj paĝoj de ŝia taglibro. Sur la domo en Peterburgo, kie Tanja loĝis dum la sieĝo, estas memortabulo.

Folioj de la taglibro kaj foto de Tanja SAVIĈEVA nun estas montrataj en Muzeo de Historio de Sankt-Peterburgo

Je honoro de Tanja Saviĉeva estis nomita asteroido 2127.

La taglibro

redakti
  • La 28-a de decembro 1941. Ĵenja mortis je la 12-a matene.
  • Avino mortis la 25-an de januaro 1942, je la 3-a posttagmeze.
  • Ljoka [frato de Tanja] mortis la 17-an de marto je la 5-a horo matene.
  • Onklo Vasja mortis la 13-an de aprilo je la 2-a horo nokte.
  • Onklo Ljoŝa – la 10-an de majo je la 4-a horo posttagmeze.
  • Panjo – la 13-an de majo je la 7-a kaj duono matene.
  • Saviĉev-oj mortis.
  • Mortis ĉiuj.
  • Restas nur Tanja.

En Esperanto-kulturo

redakti

En 2017 aperis libro de Kalle Kniivilä La Strato de Tanja, en kiu li priskribas la historiojn de la Saviĉev-familio, de iliaj ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo sur fono de la historio de Rusio en 1917-2017. Samtempe aperis versioj en Esperanto, la finna kaj la sveda lingvoj.

Vidu ankaŭ

redakti