Suda Iloko - hispane Ilocos Sur - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la nordokcidenta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, borde de la Sudĉina Maro. La provinco estas parto de la administra regiono 1 de la Filipinoj - la regiono Iloko, kiu sume kovras la nordokcidenton de la insulo Luzono.

Suda Iloko
Flago
provinco de la Filipinoj [+]

AkvejoSudĉina Maro

- koordinatoj17° N, 121° O (mapo)17.333333333333120.58333333333Koordinatoj: 17° N, 121° O (mapo)
Akvokolektejo2 596 km² (259 600 ha) [+]
Areo2 596 km² (259 600 ha) [+]
Loĝantaro706 009 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroJerry Singson
(ekde 30-a de junio 2022)

HorzonoNorma Horzono de Filipinoj [+]
Poŝtkodo2700–2733 [+]
KodoPH-ILS

Suda Iloko (Filipinoj)
Suda Iloko (Filipinoj)
DEC

Map
Suda Iloko

Vikimedia Komunejo:  Ilocos Sur [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marko sur bildo

Suda
Iloko —
situo de la provinco
(helbrune ĉe la okcidenta marbordo)

Administra centro de la provinco estas la urbo Vigan. Laŭ la censo de la jaro 2015 sur la provinca teritorio vivis 689 668 homoj. Ĝi kovras areon de 2 595 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas 270 loĝantoj po kvadrata kilometro.