Socialista Unueca Partio de Germanio
La Socialista Unueca Partio de Germanio (germane Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED)) estis politika partio en la Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ekzistas ankaŭ la esperantigo Socialisma Unuec-Partio kun la mallongigo SUP[1].
Socialista Unueca Partio de Germanio | |
---|---|
partio | |
Ideologio | Marksismo-leninismo, komunismo |
Socialista Unueca Partio de Germanio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 22-a de aprilo 1946 vd | |
Fino | 16-a de decembro 1989 vd | |
Poste | La Maldekstropartio.PDS vd | |
Lando(j) | Germana Demokratia Respubliko vd | |
Sidejo | Former Reichsbank building | |
Ideologio | ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Egon Krenz (1989–1989) Erich Honecker (1971–1989) Walter Ulbricht (1950–1971) vd | |
Posedatoj | Hakeburg (en) vd | |
Ĝi estis la gvida povo ene de la totalisme socialisma ŝtato GDR, kaj ĝia politike decida rolo ekde 1968 eĉ estis parto de la ŝtata konstitucio.
Historio
redaktiLa partio estis fondita dum la jaro 1946 kiel kuniĝo de la partioj SPD kaj KPD en Orienta Germanio. En okcidenta Germanio dume la partioj SPD kaj KPD sendepende ekzistis, ĝis kiam KPD malpermesiĝis en 1956. Historie, politika rilato inter KPD kaj SPD estis malbona pro la politika disiĝo dum la Vajmara respubliko. La kuniĝo de la partioj en GDR ne estis libervola, sed ĉefe pro premo de la Sovetunio.
Kiel aliaj komunistaj partioj en Orienta Bloko, SED estis sola gvidanta partio de GDR. Aliaj partioj ekzistis kiel Blokpartio (Satelita partio) en Volkskammer. Dum la ekzisto, SED estis rekonata kiel ortodoksa, ĝis fino de 1980-jaroj.
En 1989, La drastaj ŝanĝoj en GDR kaj la apudaj landoj de la ĝistiama orienta bloko, SED alinomiĝis al SED/PDS kaj dum 1990 al PDS (Partei des Demokratischen Sozialismus - Partio de Demokratia Socialismo), kaj tiutempe ankaŭ devis multe ŝanĝi sian politikon, por integriĝi al la demokratia Germanio, anstataŭ esti totalisma partio de la GDR.
Subnotoj
redakti- ↑ Ziko van Dijk, Historio de UEA, eldonejo Espero, Partizánske 2012, p. 220
-
partia legitimilo
Vidu ankaŭ
redaktiGravuloj
Sekvanto