Sirsa
Sirsa, hindie: सिरसा, panĝabe ਸਰਸਾ estas municipo en nordokcidenta Barato, en okcidenta parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.
Sirsa | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 125055 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 182 534 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 28 655 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 32′ N, 75° 2′ O (mapo)29.53222222222275.031944444444Koordinatoj: 29° 32′ N, 75° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 205 m [+] | ||
Areo | 6,37 km² ( 637 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sirsa [+] | |||
Demografio
redaktiLaŭ la censo de 2011 en Sirsa vivis 182 534 loĝantoj,[1] kaj laŭ oficiala takso komence de 2024 temis pri proksimume 258 000 loĝantoj.[2] La legoscio estis 81%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiSirsa situas en averaĝa alteco de 205 metrojn laŭ la marnivelo proksime al subŝtatoj Panĝabo (Barato) kaj Raĝasthano, ankaŭ al Dezerto Tar. Hanumangarh troviĝas 72, Batinda 76, Hisar 80, Barnala 105, Rajgarh 106, Sri Ganganagar 120, Ĝind 127, Kajthal 135, Ĉuru (Raĝastano) 139, Patiala 159, subŝtata sidejo Ĉandigaro 214, tutlanda ĉefurbo Delhio 295, Mumbajo 1196, Kolkato 1540 kilometrojn (aere) [1].
La urbocentro situas je la koordinatoj 29° 31′ 56″ N 75° 01′ 55″ O / 29.53222 °N, 75.03194 °O (mapo).
Historio
redaktiKelkaj atribuas la lokon al Sairiŝaka, kiu jam estis menciita en la Mahabarato, sed neniuj arkeologiaj pruvoj estas ĝis nun. Laŭ la loka tradicio princo Saras en la 7-a jarcento konstruis fortikaĵon proksime. En la mezepoko la loknomo estis Sarsuti, eble pro ofta regiona arbo. Sub la regado de Sultanlando de Delhio kaj Mogola Imperio la loko ne havis menciindan historion. Fine de la 18-a jarcento ĝi estis konkerita de la marathoj, kiuj cedis ĝin al la britoj en 1810. Dum la sendependeco en 1947 multe da islamanoj iris al la nova ŝtato Pakistano.
Ekonomio
redaktiEkstera areo de Sirsa estas plejparte agrikultura kun elstara brutbredado. La urbego mem servas kiel centro por komerco, metioj kaj servoj. Apud Sirsa aviadilbazo situas.
Lingvoj
redaktiEn Sirsa la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj la harjana, al kiuj aldoniĝis la en:Bagri language.
Religioj
redaktiLaŭ religioj en Sirsa vivas precipe hinduoj (63%), poste islamanoj (31%) kaj sikoj (4%), iomete aliaj.
Klimato
redaktiSirsa situas en tre seka aŭ dezerta klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas meze po 335 mm, sed precipe dum la musono.
Trafiko
redaktiSirsa havas trairan fervojan linion inter Batinda-Hisar. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo atingas la urbegon.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (angle kaj hindie)