Simaság
Simaság [ŝimaŝag] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo hungare estas: Simono (en misa formo).
Simaság | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9633 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 518 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 25′ N, 16° 51′ O (mapo)47.41666716.85Koordinatoj: 47° 25′ N, 16° 51′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 10,13 km² (1 013 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Simaság [+] | |||
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiLa vilaĝo situas laŭ la ĉefvojo Sopron-Balatono, krome estas flankovojo al Csepreg.
Historio
redaktiFelsőság menciiĝis unuafoje en 1265 en latina formo villa Schag; baldaŭe Simaháza menciiĝis en 1357, poste en formoj Pecsenyesütőság (1378), Kenyérsütőság (1597), Kis-Nemesság, baldaŭe Ság. La preĝejo menciiĝis en 1338. Departementa kunsido okazis en la vilaĝo en 1458. En 1928 ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Simaság kaj Felsőság unuiĝis.
Vidindaĵoj
redaktiLa komunumo havas mezepokan katolikan Preĝejon Mario Magdaleno. Alia vizitindaĵo estas Kastelo de Simaság de Festetics [feŝtetiĉ].
Famuloj
redakti- En la iama Ság naskiĝis Pál Festetics (departementestro), mecenato György Festetics (agronomo) kaj Imre Festetics.
- En la iama Felsőság naskiĝis pentristo Sándor Kozina.
- En apudaĵo de Simaság naskiĝis politikisto Dezső Sulyok.