Selles-sur-Cher
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Selles-sur-Cher (stacidomo). |
Selles-sur-Cher estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Loir-et-Cher, en la regiono Centro-Valo de Luaro (france Centre-Val de Loire sɑ̃tʁə val də lwaʁ]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 4 342 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Romorantin-Lanthenay kaj estas la centro de samnoma la kantono Selles-sur-Cher.
Selles-sur-Cher | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||
Departemento | Loir-et-Cher | ||
Arondismento | Romorantin-Lanthenay | ||
Kantono | Selles-sur-Cher | ||
Komunumaro | Cher - Sologne | ||
INSEE kodo | 41242 [+] | ||
Poŝtkodo | 41130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 342 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 169 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 17′ N, 1° 33′ O (mapo)47.2755555555561.5547222222222Koordinatoj: 47° 17′ N, 1° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 68 m [+] | ||
Areo | 25,74 km² (2 574 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Selles-sur-Cher [+] | |||
Kiel la nomo indikas, la komunumo situas borde de la rivero Cher, 80 kilometrojn oriente de la urbo Tours. Nacie konata samnoma kapra fromaĝo "Selles-sur-Cher" produktiĝas en la urbo. La franclingva vorto "selles" havas la signifon "seloj" - konsekvence tri oraj ĉevalaj seloj sur blua fono bildiĝas en la urba blazono.
La esperantisto Lionel Venon (naskiĝis en 1921, pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA).
Partneraj komunumoj
redakti- Traben-Trarbach en Germanio, kie en 1988-1989 okazis la 32-a Internacia Seminario de GEJ
- Siono en Svisio