Scheulte
Scheulte (en la germana lingvo Scheltenbach) estas rivero en Kantono Ĵuraso, Kantono Berno kaj Kantono Soloturno. Ĝi estas orienta alfluanto de Birs kaj havas longecon de 18 kilometrojn. Ĝia averaĝa akvofluo estas 40,7 m³/sekundo.[1]
Scheulte | |
---|---|
Scheulte apud Corban | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 18 km |
Akvokolekta areo | 72,8 km² |
Averaĝa trafluo | 40,7 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 020 m |
Enfluejo | Birs |
- Alteco | 410 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Ruisseau de Montsevelier kaj Gabiare |
Rivero en Svislando | |
Fonto
redaktiLa fonto de Scheulte situas sur alteco de 1020 m s.m. oriente de la kulmino de Schelten-Pasejo sur la teritorio de la komunumo Beinwil en Kantono Soloturno ĉe la koordinatoj 47° 20′ 31″ N 7° 34′ 16″ O / 47.34194 °N, 7.57111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 31″ N 7° 34′ 16″ O / 47.34194 °N, 7.57111 °O (mapo).
Fluvojo
redaktiLa rivero fluas post la fonto okcidenten tra valo nomita Val Terbi, laŭ kiu ankaŭ nomiĝas la nova kunigita komunumo Val Terbi. Post la fonto la rivero unue fluas tra Schelten en Kantono Berno, tiam ĝi pasas la limon al Kantono Ĵuraso kaj fluas tra Mervelier, kie al ĝi alfluas de nordo la Rojo de Montsevelier kaj de sudo la rivereto Gabiare. Tiam ĝi fluas tra Corban, Courchapoix, Vicques kaj fine Courroux.
Alfluejo
redaktiApud Courroux sur alteco de 410 m s.m. la rivereto alfluas de oriento al Birs.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Scheulte – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Scheulte en Montsevelier
-
Scheulte en Mervelier