Sberbank
Sberbank aŭ Sber Bank (ruse Сбер Банк, akronimo de Сберегательный банк, laŭvorta traduko: Ŝparkaso; esperantigita Sberbanko) estas la plej granda universala banko en Rusio kaj Orienta Eŭropo, kun pli ol dudek mil filioj en Rusio. La ĉefa oficejo situas en SverCity en Moskvo [1].
Sberbank | ||
---|---|---|
credit organization (business in Russia) • banko • negoco • entrepreno • publika kompanio • ŝtata entrepreno de Rusio vd | ||
Dum | 22-a de marto 1991 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Sberbank of the USSR | |
Jura formo | open joint-stock company | |
Fondintoj | Centra Banko de Rusio vd | |
Sidejo | Moskvo | |
Lando | Rusio | |
Estr(ar)o | Herman Gref | |
Dungitoj | 281 000 (stato: 2019) | |
Agokampo | retail banking | |
ISIN-kodo | RU0009029540 | |
Posedata de | Fonduso por Nacia Bonfarto de Rusio vd | |
filiaj kompanioj | Eapteka • 2GIS • CityDrive • Sber Bank (Belarus) vd | |
Posedataj kompanioj | Volksbank • Troika Dialog • Bereke Bank • Naša AIK Banka • Sberbank CIB • Sberbank Europe vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La ĉefa reganta posedanto de la banko estas la Centra Banko de Rusio, kiu posedas ĉirkaŭ 64% de la akcioj. La banko enhavas pli ol 20,000 filiojn kun 232,000 dungitoj. La profitoj de la banko en 2013 sumiĝis al proksimume 12 miliardoj da dolaroj. La valoro de la banko, aktuale en 2013, sumiĝas al proksimume 486 miliardoj da dolaroj. Multaj vidas ĝin pli kiel registaran agentejon ol kiel bankon, pro la speciala traktado kiun ĝi ricevas de la registaro, precipe post la rubla krizo en 1998.
Aktuale en 2014, la banko estis vicigita kiel la plej granda banko en Rusio kaj Orienta Eŭropo kaj la tria plej granda banko en Eŭropo kaj estas vicigita 33-a en la rangotabelo de tutmondaj bankoj [2][3].
La banko estas publika kompanio, komercita ĉe la Moskva Borso kaj ĉiuj ĝiaj akcioj estas en la manoj de la publiko. La banko ofertas al siaj klientoj ampleksajn bankajn servojn en ĉiuj areoj de financa agado, per tutlanda reto de filioj kaj per rekta bankado kaj retaj bankaj servoj. La banko havas agadojn ekster Rusio, tra filioj apartenantaj al ĝi kaj temigis negocaj-komercaj agadkampoj kaj privata bankado.
Historio
redaktiLa banko ekis en la financa reformo de 1841 iniciatita fare de Georg Ludwig Cancrin [4], kun la establado de reto de ŝparkasoj posedataj fare de la ŝtato. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento la reto kreskis kaj estis unu el la plej grandaj de sia speco en la teritorioj de la Rusia Imperio [5]. En 1905 la filioj komencis vendi asekuron kaj post 1910 kunlaboris kun financejoj en disponigado de monpruntoj. En 1915 la firmao komencis akcepti registarajn obligaciojn [6]. Post la Oktobra Revolucio, la ŝparkasoj estis naciigitaj kaj iĝis parto de la registara banksistemo en Sovet-Unio [7][8].
En 1991 la Ŝparkaso estis organizita kiel privata akcia kompanio nomita "Sberbank" kiu kreskis por iĝi la plej granda banko en la lando kaj estas posedata fare de la Centra Banko de Rusio [9]. La banko funkciigas diversajn filiojn en la asekursektoro kiel ekzemple NPF Sberbank.
En septembro 2020, remarkado estis farita dum kiu la emblemo estis ĝisdatigita kaj la nomo de la banko estis ŝanĝita de "Sberbank" al "Sber Bank" kaj la grupo akiris 40% de la akcioj de la Rambler Group [10][11], kiu interalie posedas la plej grandan kinĉenon en Rusio: Cinema Park kaj Formula Kino (ruse Синема Парк & Формула Кино) .
La emblemo mem estas nefinita cirklo blu-flav-verda kun V ene de ĝi [12][13].
Referencoj
redakti- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=iJx7ukI1w-M
- ↑ "Top 1000 World Banks – Sales bring changes in CEE but Russia still rules", The Banker, 30 June 2014. Arkivigite je 2014-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Global 2000. Forbes (2021-04-13).
- ↑ Sberbank of Russia - About Sberbank. Sbrf.ru (1 November 2013). Alirita 21 March 2014 .
- ↑ "1895-1917", Sberbank.ru. Kontrolita 6 October 2015.
- ↑ Sberbank of Russia - 1895-1917. Sberbank.ru. Alirita 6 November 2014 .
- ↑ Sberbank of Russia - 1917-1941. Sberbank.ru. Alirita 6 November 2014 .
- ↑ Sberbank of Russia - 1953-1993. Sberbank.ru. Alirita 6 November 2014 .
- ↑ Sberbank of Russia - 1991-2008. Sberbank.ru. Alirita 6 November 2014 .
- ↑ Больше не банк: Сбербанк провел ребрендинг и представил новые сервисы (ruse). frankrg.com (2020-09-24).
- ↑ Сбербанк откроет аптеки в своих отделениях (ruse). ko.ru (2021-04-27).
- ↑ «Сбербанк» меняет название и логотип
- ↑ Сбербанк отказывается от слова "банк" в новом логотипе, vesti.ru