Saint-Jean-de-Losne
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Jean-de-Losne (stacidomo). |
Saint-Jean-de-Losne estas franca komunumo kiu situas en Francio, regiono Burgonjo, departemento Côte-d'Or.
Saint-Jean-de-Losne | ||
komunumo | ||
La saono kaj la urbo
| ||
|
||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Beaune | |
Kantono | Saint-Jean-de-Losne Ĉefurbo | |
komunumaro | Rives de Saône | |
Riveroj | Saono, Kanalo de Burgonjo | |
Situo | Saint-Jean-de-Losne | |
- koordinatoj | 47° 6′ 14″ N 5° 15′ 53″ O / 47.10389 °N, 5.26472 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 182 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 179 m s. m. | |
Areo | 0,6 km² (60 ha) | |
Loĝantaro | 1 168 (2010) | |
Denseco | 1 946,67 loĝ./km² | |
Urbestro | S-ro Gilles Chatel | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 21170 | |
INSEE | 21554 | |
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Francio
| ||
Situo de Saint-Jean-de-Losne kadre de Côte-d'Or
| ||
Vikimedia Komunejo: Saint-Jean-de-Losne | ||
Retpaĝo: ww.stjeandelosne.fr | ||
Laŭloka nomo : Latonijeannois |
Geografio
redaktiSaint-Jean-de-Losne etendiĝas sur 0,36 km² de surtera aero kaj 0,24 km² de akva areo. Estas la pli malgranda komunumo de la Burgonjo. Fakte la komunumoj de Saint-Jean-de-Losne, Losne kaj Saint-Usage formas nur unu urbon.
La urbo situas laŭ la Saono kaj la kanalo de Burgonjo, avale de la enfluejo de la rivero Ouche.
Ekonomio
redaktiTie estas grava turisma haveno.
Demografio
redaktiHistorio
redaktiEn 1636 de la 28-a oktobro ĝis la 2-a novembro, la armeo de Karlo la 4-a duko de Loreno kaj Bar sub la komando de la generalo François de Mercy kaj la armeo de Ferdinando la 2-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio sub la komando de la generalo Matthias di Gallasso vane klopodis ekokupi la urbon. En 1814 la urbo rezistis longe kontraŭ la aŭstria armeo. Ĝi ricevis en 1815 de Napoleono la 1-a por ĝia kuraĝo la honoran leĝion. La germana armeo okupaciis Saint-Jean-de-Losne ekde junio 1940. Ĝi forlasis la urbon la 10-an de septembro 1944.
Vidindaĵoj
redaktiLa preĝejo estas gotika. Ĝia ĥorseĝaro datiĝas el 1756-58. La dihotelo datiĝas de 1688. Ĝi enhavas statuon de dipatrino kun la knabo Jesuo eble farita de Jean de La Huerta. La ponto datiĝas de 1947. La muzeo prezentas la historion de barĝoj kaj kanaloj.
Esperanta vivo
redaktiOkaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,39 % de voĉoj) en 2004.
Notoj kaj referencoj
redakti- Philippe Dhetel, Annales historiques de Saint-Jean-de-Losne 1908