Rosalyn Sussman Yalow
Rosalyn Sussman Yalow (Bronkso, Novjorko, Usono, 19-a de julio 1921 -- 30-a de majo, 2011) estis usona medicina fizikisto, kaj kun-ricevinto de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino de 1977 (kune kun Roger Guillemin kaj Andrew Schally) pro sia evoluigo de la radioimunasaja tekniko (RIA). Ŝi estis la dua virino (dum la unua estis Gerty Cori), kaj la unua usonanino denaska, kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino.