Raymond Burr
Raymond William Stacy BURR (21a de majo, 1917 - 12a de septembro, 1993) estis kanad-usona aktoro konata pro sia longa holivuda kinkariero kaj siaj titolroloj en la televidaj dramserioj Perry Mason kaj Ironside.
Raymond Burr | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Raymond Burr | |||||
Naskonomo | Raymond William Stacy Burr | ||||
Naskiĝo | 21-an de majo 1917 en Nov-Vestminstro | ||||
Morto | 12-an de septembro 1993 (76-jaraĝa) en Sonoma | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Rena kancero vd | ||||
Tombo | Nov-Vestminstro vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato Stanford Berkeley High School (en) Universitato Kolumbio Vallejo High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro aktoro filmaktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1940– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La frua aktorkariero de Burr inkludis rolojn en Broadvejo, radio, televido kaj kino, kutime ludante rolojn de maliculo. Dufoje li rolis en radia adapto de la Serio John J. Malone de Craig Rice. Lia portreto de suspektinda murdisto en la trilero de Alfred Hitchcock nome Rear Window (1954) estas lia plej bone konata kinrolo, kvankam li estis memorita ankaŭ pro sia rolo en la filmo de 1956 nome Godzilla, King of the Monsters!, kion li reprenis en la filmo de 1985 nome Godzilla 1985. Li ricevis premiojn Emmy pro aktorado en 1959 kaj 1961 pro la rolo de Perry Mason, kiun li ludis dum naŭ sezonoj (1957–1966) kaj reprenis en serioj de Perry Mason (1985–1993). Lia dua TV serio Ironside havigis al li ses premiojn Emmy kaj du nomumojn al Ora Globo.
Burr mortis pro kancero en 1993, kaj lia persona vivo estis tiam pridemandita, ĉar multaj detaloj de lia biografio aperis neverigeblaj.[1] Tio speciale temis pri amaferoj, geedzecoj, familianoj, akcidentoj, ebla samseksemo ktp.
Li estis rangigita la 44a el la 50 Plej Grandaj TV Steluloj Ĉiutempaj fare de la gazeto TV Guide en 1996.
Notoj
redakti- ↑ Podolsky, J.D. (27a de septembro, 1993). "The Defense Rests". People. Arkivita el la originalo la 13an de septembro, 2015. Alirita la 5an de septembro 2020.
Eksteraj ligiloj
redakti- Raymond Burr ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Raymond Burr Arkivigite je 2015-02-16 per la retarkivo Wayback Machine en MBC Encyclopedia of Television
- Kompleta biografio de Raymond Burr
- Raymond Burr ĉe Internet Broadway Database (angle)