Pecinișca
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Pecinişca)
Pecinișca [peĉiniŝka] (hungare: Csernabesenyő) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Băile Herculane. En 1910 Csernabesenyő havis 702 loĝantojn (rumanoj), en 1992 642 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 1 330 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1540. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Krassó-Szörény. Administre ĝi apartenas al la urbo Băile Herculane.
Pecinișca · Csernabesenyő | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Distrikto | Caraș-Severin | ||
Komunumo | Băile Herculane | ||
Hist. regiono | Banato | ||
Poŝtkodo | 325201 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 330 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 52′ N, 22° 24′ O (mapo)44.86276622.405736Koordinatoj: 44° 52′ N, 22° 24′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Pecinișca situas ambaŭflanke de la rivero Cerna. Unuflanke la vilaĝon trapasas la nacia vojo DN67D, aliflanke la distrikta vojo DJ608D; ili ligas Băile Herculane al ĝia fervoja stacidomo kaj al la nacia vojo DN6.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
La ĉefa strato
-
Preĝejo pri apostolo Tomaso