Paul NEERGAARD, plennome Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard, naskiĝis la 19-an de februaro 1907 en Nyborg, mortis la 13-an de novembro 1987 en Kopenhago) estis dana doktoro de agronomio, profesoro, esperantologo kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Paul Neergaard
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1907 (1907-02-19)
en Nyborg
Morto 13-an de novembro 1987 (1987-11-13) (80-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj Esperantodana
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Ebbe Neergaard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1924–)
biologo
botanikisto
esperantologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Parolado de Neergaard, UK 1948

Profesia vivo

redakti

Neergaard laboris kiel plantsempatologiisto ekde 1935 ĝis sia morto en Kopenhago, kie li fariĝis en 1966 fondinto kaj direktoro de Dana Registra Sempatologio Instituto por Evolulandoj. Li instruis sian fakon (de kiu li estas konsiderata la ĉefa fondinto [1]) kiel universitata profesoro en Bejruto (Libano) kaj Mysore (Barato)[2] kaj fariĝis membro de pluraj naciaj akademioj kaj internaciaj societoj sciencaj.

Esperanta agado

redakti

Li esperantistiĝis en 1924, do kiam li estis nur 17-jara; li tiel entuziasmiĝis, ke kun unu kamarado li biciklis de Kopenhago al la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo, 1925. Okdekjara, li daŭre laboris por Esperanto ĝis preskaŭ siaj lastaj horoj. Jam kiel junulo li plene konvinkiĝis pri la graveco de Esperanto por scienca progreso, klerigado kaj kunlaborado.[3] En 1939 li estis unu el la organizantoj de la 19a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kopenhago monaton antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito.

Tuj post la dua mondmilito Neergaard helpis organizi je Dana-Nederlanda Esperanto-interhelpo. Tiu projekto kolektis monon, nutraĵojn kaj ilojn por nederlandaj esperantistoj, kiuj suferis malsategon en kaj post la milito. Bas Wels estis la peranto flanke de Nederlando.[4]

Dekomence ĝis sia morto Neergaard estis senatano de AIS (San-Marino) kaj dekano de la naturscienca sekcio. Neergaard fariĝis en 1987 ankaŭ ADoc. de AIS por esperantologio. Ekde 1963 ĝis sia morto Neergaard estis vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li rolis plurajn jarojn kiel vicprezidanto de Eŭropa Klubo. Li estis iniciatoro kaj fondo-prezidanto de la Internacia Scienca Akademio "Comenius".

Kadre de SAT Neergardo ankaŭ estis grava kontribuanto al PIV, por kiu li prizorgis la botanikan kaj terkulturan partojn.

Ĉefredaktoro de la lingvistika revuo Esperantologio, (1949-1961) kaj de Sciencaj Studoj, originalaj sciencaj traktaĵoj.

Verkoj (elektaĵo)

redakti
 
Kovrilpaĝo de Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso.
  • Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj
  • La Vivo de la Plantoj
  • Terminaro Hortikultura (seslingva)
  • Eta Krestomatio
  • Tra Densa Mallumo
  • Fremdvortoj en Esperanto
  • Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso [1]
  • La Esperantologio kaj ties Disciplinoj. Taskoj kaj Rezultoj
  • 1.-15. Årsberetning fra J. E. Ohlsens Enkes plantepatologiske laboratorium (dane). 1935-1950. Kun resumoj en Esperanto.

Recenzoj

redakti

Pri Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso

 
 Entute, la rasistoj amasigas asertojn sur asertojn, nehavante la kapablon liveri pruvojn pri ili. Oni akre devas distingi inter la rashigieno, kies celo estas malhelpi generadon de herede malsana idaro, do socie tre utila k senpere prudenta, k la pseuhdoscienca rasismo, kies celoj estas politikaj, k kiu pro siaj senesperige konfuzaj malklarigoj de faktoj k siaj instigoj al rasmalamo estas socie rekte malutila. 
— Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso
 
 La libreto pritraktas tre aktualan problemon laŭ faka, scienca maniero en facile komprenebla formo. En nuna Germanujo oni donis al la rasa demando politikan signifon, kaj ĉiu deziras scii, kiel scienculo konsideras tiun problemon. Neergaard lumigas la fundamentajn leĝojn de heredado ĉe plantoj, bestoj kaj homo, disbatas la regantajn superstiĉojn kaj okupas sin pri diferencoj, valoroj, higieno kaj biologio de rasoj 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.148 (nov 1937)
 
 La libreto pritraktas tre aktualan problemon laŭ scienca kaj komprenebla maniero. En la nuna

Germanujo oni donas al rasismo signifon politikan, kaj estas demandinde, kion diras pri tio la scienco. Neergaard klarigas la fundamentajn leĝojn de heredo ĉe plantoj, bestoj, kaj homoj, kaj problemojn de rasaj diferenco, valoro, kaj higieno. Li klare montras la senbazecon de kelkaj teorioj nun predikataj.

Troviĝas en la libro flankaj rimarkoj pri “etburĝa ideologio” kaj moralo, iom ekstertemaj kaj neobjektivaj; ankaŭ kelkaj lingvaj eraroj kutimaj ĉe la eldonaĵoj de SAT. Preferindaj estas la radikoj kastr-i, degener-i, ol kastraci-i, degeneraci-i. Sed entute la verko estas serioza kaj atentinda; oni povas ĝin rekomendi al ĉiu studanto pri heredoscienco, Ĉe la fino estas klariga noto pri la (tre malmultaj) teknikaj terminoj uzitaj sed ne ĝenerale konataj. 
— M. C. B. La Brita Esperantisto - Numero 392, Decembro (1937)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Scientia Agricola
  2. Universitato de Mysore
  3. Biografio de Majorie Boulton en Esperantologio / Esperanto Studies (EES) 1999, n-ro 1 Arkivigite je 2009-04-21 per la retarkivo Wayback Machine (tie pliaj kontribuoj pri Neergaard)
  4. Neergaard, Paul (1946-05-04). “Dana-Nederlanda esperanto-interhelpo”, Laborista Esperantisto (eo), p. 36. 

Bibliografio (elektaĵo)

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti