Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (Pollando)
La Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, mallonge PGAE (dum la jaroj 2012-2015), pole Parlamentarny Zespół Wspierania Języka Esperanto aŭ Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto, mallonge PGLE (dum la jaroj 2016-.....), pole Parlamentarny Zespół Języka Esperanto, estas grupo de polaj parlamentanoj, kiuj subtenas la internacian lingvon Esperanto.
Ĝi estis fondita la 17-an de oktobro 2012 okaze de la 125-jariĝo de la lingvo[1][2]. La apero de la PGAE estas la rezulto de la streboj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)[3] kiu krome la 17-an de oktobro 2012 en Pola Senato kunorganizis kun senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kaj Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi la Esperanto-konferencon kaj E-ekspozicion "La 125-jariĝo de la lingvo Esperanto".
Al PGAE apartenas interalie jenaj deputitoj kaj senatanoj[4], [5]:
- Mieczysław Augustyn
- Robert Biedroń (vidu la apudan foton)
- Włodzimierz Cimoszewicz
- Andrzej Grzyb
- Teresa Hoppe
- Tadeusz Iwiński, Vic-Prezidanto de PGAE (vidu la apudan foton)
- Stanisław Jurcewicz
- Kazimierz Kleina (vidu la apudan foton)
- Ligia Krajewska, Vic-Prezidantino de PGAE
- Sławomir Preiss
- Aleksander Sosna
- Grażyna Sztark
- Edmund Wittbrodt, Prezidanto de PGAE (vidu la apudan foton)
- Jan Wyrowiński
- Roman Zaborowski (vidu la apudan foton)
En la 8-a oficperiodo de Pola Sejmo kaj 9-a oficperiodo de Pola Senato la 13an de septembro 2016 komencis aliĝi la unuaj parlamentanoj danke al aktivaj streboj de parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska kiun konvinkis por Esperanto kaj Parlamenta Grupo tamen kun nova nomo Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) Eduardo Kozyra kaj Marian Zdankowski ([6]). Aktuale estas jam 15 parlamentanoj (13 sejmanoj kaj du senatanoj) el ĉiuj partioj kaj kluboj de Pola Parlamento, tio estas: Rajto kaj Justeco, Civitana Platformo, Pola Popola Partio, Moderna, parlamenta klubo Kukiz'15 de politikisto Paweł Kukiz.
- Anna Wasilewska, Prezidantino de PGLE (vidu la apudan foton)
- Anna Białkowska
- Piotr Cieśliński
- Tomasz Cimoszewicz
- Grzegorz Furgo (vidu la suban foton)
- Tomasz Kucharski
- Andrzej Maciejewski (vidu la suban foton)
- Katarzyna Osos (vidu la apudan foton)
- Michał Osiński
- Elżbieta Stępień
- Krzysztof Truskolaski, Vic-Prezidanto de PGLE (vidu la suban foton)
- Paweł Bejda (vidu la suban foton)
- Tadeusz Cymański (vidu la suban foton)
- Leszek Czarnobaj (vidu la suban foton)
- Kazimierz Kleina (vidu la suban foton)
- Piotr Polak (vidu la suban foton)
La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo Kukiz15 de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski de partio Nowoczesna (Moderna) kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([7], [8], [9], [10], [11]).
La 9an de februaro 2017 okazis la 4-a kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidis la Prezidantino de PGLE Anna Wasilewska. Tio jam estis la kvara laborsesio. Hungara gasto Laszlo Szilvasi prelegis historie pri la situacio de Esperanto en Hungario de la 1966, pri la juro, leĝoj, datumoj, spertoj kaj pri la nuna stato de E-o. La dua gasto la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński prelegis pri la enkonduko de Esperanto en ok klasoj de la Elementa Lernejo n-ro 7 en Poznano (Pollando), la projekto daŭras jam du jaroj. Ĉeestis ankaŭ Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj Eks-Prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski. Eduardo Kozyra nome de d-ro Robert Biedroń Urbestro de Słupsk (Pollando) invitis parlamentanojn al la inaŭguro de la Zamenhofa Jaro en Slupsko (la rezulto de la unuanima decido de Urba Konsilantaro de Słupsk dum la 35a Sesio de la Konsilantaro de la 25a de januaro 2017) - kiu okazos kiel scienca konferenco la 24-an de aprilo 2017 en Urbodomo de Slupsko - tiam okazos i.a. la oficiala malfermo de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Por la sekvonta kunsido de PGLE estis invititaj prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt, la antaŭa Prezidanto de PGLE (dum la jaroj 2012-2015) kaj prof. Xie Nong - rektoro de la Privata Ekonomia Universitato en Pekino.([12]).
Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo), kiun apogis i.a. anoj de la PGLE: Paweł Bejda (el la Pola Popola Partio), Tomasz Cimoszewicz (el la Partio Moderna), Tadeusz Cymański (el la reganta partio Juro kaj Justeco /fakte el la koalicio dum la parlamentaj balotoj nun kunreganta Solidara Pollando), Andrzej Maciejewski (el la Parlamenta Klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) ([13]) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([14], [15]).
La 24an de aprilo 2017 reprezentis PGLE kaj aktive partoprenis Senatano Kazimierz Kleina en la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon komencis la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco prelegis i.a.: Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina kiu reprezentis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto, la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), baratano, prof. de la angla Shankar Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto, prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk, Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn, Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ Starosto de Słupsk Zdzisław Kołodziejski, Vicestarosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj ([16],[17], [18],[19], [20],[21], [22], [23], [24], [25], [26]).
La 28an de aprilo 2017 Anna Wasilewska partoprenis kun prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (ambaŭ kiel gastoj) en Konferenco okaze de 100. mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. En sia fejsbuko ŝi metis jenan informon: "Konferenco okaze de 100. mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kunvenigis multajn interesajn personojn. El Parizo venis pranepino de Ludoviko Zamenhof d-rino Margareta Zaleski-Zamenhof, estis ankaŭ d-ro Mark Fettes - la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-rino Barbara Despiney kaj multaj aliaj sciencistoj kiuj havis siajn prelegojn. Ankaŭ mi havis sian salut-elpaŝon nome de pola Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)".([27], [28], [29]).
La 21an de novembro 2017 je la horo 16a, en la vestiblo de sanatorio "Perła" en la kuracloko Ustka - okazis la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" sub la patroneco de Senatano Kazimierz Kleina kiu estas la ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. La vernisaĝon persone ĉeestis la Senatano Kazimierz Kleina akompane de Prezidantino de la Urba Konsilantaro de Słupsk Beata Chrzanowska (esperantistino), ĝuste tiu Urba Konsilantaro unuanime la 25an de januaro 2017 proklamis la "2017 la Jaro de Ludoviko Zamenhof en Słupsk", krome ĉesestis ankaŭ la eks-Ambasadoro de Respubliko Hungario en Varsovio Andras Asztalos kaj aliaj. La organizanto de la E-ekspozicio estas Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-Pollando) kaj Studenta Scienca Rondo de Historiistoj de Pomeria Akademio en Słupsk. Aliĝis 10 interesitoj inter la ĉeestantoj de la vernisaĝo kaj ni faris tie la rapidan E-kurson por la urbanoj de Ustka kaj por la kuracgastoj de la sanatorioj en tiu fama kuracloko Ustka, la E-kurson gvidis Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra ([30]).
Notoj
redakti- ↑ Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21 .
- ↑ 26. posiedzenie Prezydium Senatu (pole). Senat Rzeczypospolitej Polskiej (senato de Respubliko Pollando) (2013-01-31). Arkivita el la originalo je 2013-07-24. Alirita 2013-04-21 . "Prezydium zapoznało się z informacją o powstaniu Parlamentarnego Zespołu Wspierania Języka Esperanto, a także z jego regulaminem i składem osobowym." (La estraro konatiĝis kun informo pri la starigo de Parlamentana Grupo Apoganta Esperanton, kaj ankaŭ kun ĝiaj regularo kaj persona konsisto.)
- ↑ Pola_Asocio_Eŭropo_-_Demokratio_-_Esperanto
- ↑ Parlamentarny Zespół Wspierania Języka Esperanto (pole). Senat Rzeczypospolitej Polskiej (Senato de Respubliko Pollando). Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-04-21 .
- ↑ https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
- ↑ http://www.parlamentarny.pl/ludzie/parlamentarzysci-chca-promowac-jezyk-esperanto-i-ludwika-zamenhofa,19122.html
- ↑ http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444
- ↑ http://www.radio.bialystok.pl/wiadomosci/index/id/140194
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-01. Alirita 2016-12-28 .
- ↑ http://fakty.interia.pl/polska/news-poslowie-chca-promowac-jezyk-esperanto,nId,2328478
- ↑ http://www.esenco.org/pl/aktualajoj/grupa-parlamentarzystow-chce-promowac-jezyk-esperanto-i-zamenhofa
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10209728785355022&set=pcb.10209728787355072&type=3&theater
- ↑ http://orka.sejm.gov.pl/Druki8ka.nsf/0/051EADA11D10809BC12580FA005E1DB1/%24File/1475.pdf
- ↑ http://www.sejm.gov.pl/sejm8.nsf/komunikat.xsp?documentId=C46335BE3AC0AB56C12580FB0033454D
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=805419836282117&set=pcb.805419866282114&type=3&theater
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-17. Alirita 2017-04-25 .
- ↑ http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
- ↑ http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
- ↑ http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/3/[rompita ligilo]
- ↑ http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/2/[rompita ligilo]
- ↑ http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1754917531201427&set=pcb.1754935277866319&type=3&theater
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-04 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-04 .
- ↑ http://gryf24.pl/2017/04/23/ludwik-zamenhof-i-jezyk-esperanto-most-laczacy-narody/[rompita ligilo]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-14. Alirita 2017-05-09 .
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=818226908334743&set=a.570895403067896.1073741828.100004423249103&type=3&theater
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=818226898334744&set=a.570895403067896.1073741828.100004423249103&type=3&theater
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1499837053395084&set=a.1499817470063709.1073741923.100001064102501&type=3&theater
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1989616351064876&set=pcb.1989635147729663&type=3&theater