Oleh Olĵiĉ
Olĵiĉ-Kandiba Oleh ukraine Олег Ольжич-Кандиба (8-a de julio 1907 – 10-a de junio 1944) estis ukraina arkeologo, poeto, politika aganto, filo de Oleksandr Olesj.
Oleh Olĵiĉ | |
---|---|
ukraina poeto kaj arkeologo | |
Persona informo | |
Naskonomo | Олег Олександрович Кандиба |
Aliaj nomoj | D. Kardaš • K. Kostjantyn • O. Leleka • Oleh Ol'žyč • Д. Кардаш |
Naskiĝo | 8-a de julio 1907 en Ĵitomiro, Ukrainio |
Morto | 10-a de junio 1944 en apud Oranienburg, Germanio |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato de Karolo Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo |
Familio | |
Infano | Oleh Kandyba (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto tradukisto universitata instruisto verkisto arkeologo prahistoriisto politika aktivisto |
Naskiĝis en Ĵitomir, en 1923 kun familio elmigris en Ĉeĥoslovakion. Studis arĥeologion en Universitato de Karolo (Prago). Doktoriĝis en 1930. Kiel arĥeologo partoprenis esplorojn en Galicio, Pollando, Germanio, Usono, lekciis en la universitato de Harvard.
De 1929 - membro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN), 1939-41 estris ĝian Revolucian Tribunalon. En 1941-42 laboris en Kievo, de 1942 - en Lvivo. Vicestro de OUN (branĉo de A. Melnik), estro (1944). Fine de majo 1944 - arestita de gestapo, sendita al koncentrejo Sachenhausen. Li mortis dum torturado la 10an de junio 1944.
En Kievo estas planata starigo de monumento al O. Olĵiĉ-Kandiba.
Liaj unuaj poemkolektoj aperis en 1930-aj jaroj. Por Ukraina antologio poemojn de Oleh Olĵiĉ esperantigis Kris Long.