Odón
Odón [oDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Gvadalaĥaro, sed sen rekta konekto tien.
Odón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44233 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 207 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 1° 34′ U (mapo)40.8843906-1.5681704Koordinatoj: 40° 53′ N, 1° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 090 m [+] | ||
Areo | 74,244255 km² ( 742 4.4 255 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Odón [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas nordokcidente de Monreal del Campo kaj la akso de Calamocha al Teruelo. La urba kerno estas sur 1090 msm, pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Blancas, Bello, Campillo de Dueñas kaj El Pobo.
Historio
redaktiEstas restaĵoj de epoko de iberoj kaj keltiberoj rilataj al minerala riĉeco de la areo. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Odón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 218.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejo, blazondomo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kaj minarkeologio ktp.