Neptuno (dio)

romia dio de la maro

Neptuno estas dio en romia mitologio.

Neptuno
akva dio • romia dio
Informoj
Originala nomo Neptunus
Eble sama Pozidono • Ahti • ÆgirNjórðr
Sekso vira
Patro Saturno
Gefratoj VestaPlutonoJupiteroCeresoJunono
Edzo/Edzino Salacia • TetisoAmfitrito • Venilia
Infanoj Halaesus • Leucon • Tritono
vdr
Mozaiko de Neptuno (Museo Archeologico Regionale Antonio Salinas, Palermo).

Laŭ Francisko Azorín Neptuno estis Dio de la maro ĉe la romanoj, filo de Saturno kaj Gea, edzo de Anfitrita, ikonografie reprezentita, kiel la greka Pozidono, per viro kun tridento sur mara ĉaro.[1] Li indikas etimologion el la greka Posejdon kaj de tie la latina Neptunus.[2]

Neptuno sur kahelo en la Monumento al la Malkovroj de Lisbono.

Priskribo

redakti

Kiel la greka Pozidono, li estas dio de la maro. Li kaj liaj fratoj Jupitero kaj Plutono renversis ilian patron Saturnon, la ĉefdio de la generacio de la Titanoj. Neptuno donis al la homo la ĉevalon, kaj lia besto estas la ĉevalo. Sed ofte li rajdas la blankajn ondojn de la maro sur delfeno, tenante en la mano sian tridenton. Neptuno estis ankaŭ dio de tertremoj. Lia festotago en la antikva Romio estis la 23-a de julio.

Neptuno donis sian nomon al la planedo Neptuno. Du grandaj Neptunaj lunoj, Tritono kaj Nereido akompanas la planedon, kiel en la mitologio la tritonoj (marviroj) kaj la nereidoj (marvirinoj) iam akompanis la dion de la maro.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 149.
  2. Azorín, samloke.