Nawal El Moutawakel
Nawal EL MOUTAWAKEL (n. la 15-an de aprilo 1962) estas maroka atletistino. Ŝi gajnis la 400-metran virinan hurdokuradon de la Somera Olimpiko 1984. Ŝi tiel fariĝis la unua olimpika islama ĉampionino naskiĝinta en Afriko. El Moutawakel estis nomumita en 2007 kiel ministro pri sportoj en la nova registarkabineto de Maroko.
Nawal El Moutawakel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1962 (62-jaraĝa) en Kazablanko |
Lingvoj | araba • franca |
Ŝtataneco | Maroko |
Alma mater | Iovaa Ŝtata Universitato |
Okupo | |
Okupo | politikisto atleto |
Ŝi en 1998 fariĝis membro de la Internacia Olimpika Komitato.