Mutkov
Mutkov (antaŭe ankaŭ Molkov; germane Mauzendorf) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas en Nízký Jeseník, proksimume 2 km sude de Huzová kaj 8 km norde de Šternberk ĉe ŝoseo al Rýmařov. Vivas ĉi tie 49 loĝantoj (2024).
Mutkov (Molkov) | |||
germane Mauzendorf | |||
municipo | |||
Kapelo de Virgulino Maria
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mutkov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
Administra municipo | Šternberk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Situo | Mutkov | ||
- alteco | 593 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 48′ 07″ N 17° 17′ 05″ O / 49.80194 °N, 17.28472 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,62 km² (562 ha) Mutkov | ||
Loĝantaro | 49 (2024) | ||
Denseco | 8,72 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1320 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 783 97 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0712 | ||
NUTS 5 | CZ0712 547093 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Mutkov | |||
Retpaĝo: www.mutkov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Paseka, Šternberk kaj Huzová.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo estis en 1320. Ĝis 1910 ĝi nomiĝis Molkov. La vilaĝo estis devene posedaĵo de Ĉefepiskopujo de Olomouc, sed en la 15-a jarcento ĝi pereis kaj estis renovigita en 1606 fare de la urbo Olomouc. Ĝi apartenis al tiu ĝis 1850 kiam, en konekso kun estiĝo de municipaj administradoj, ĝi fariĝis memstara municipo en la politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. Post la jaro 1938 Mutkov kiel malgranda, preskaŭ pure germana municipo fariĝis konsisto de Imperia regiono Sudetio kaj post la milito estis ties devenaj loĝantoj forŝovitaj.
Konsisto de Mutkov estis devene ankaŭ domaro Pasecký Žleb (Passekgrund), kie estis trafikata segejo kaj muelejo kaj ĝi fariĝis komune kun ĝi en la jaroj 1961–1992 konsisto de municipo Paseka. Poste Mutkov denove memstariĝis, sed Pasecký Žleb jam restis konsisto de Paseka.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 293 |
1880 | 306 |
1890 | 301 |
1900 | 299 |
1910 | 257 |
1921 | 231 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 228 |
1950 | 81 |
1961 | 65 |
1970 | 36 |
1980 | 13 |
1991 | 22 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 38 |
2014 | 49 |
2016 | 51 |
2017 | 52 |
2018 | 51 |
2019 | 49 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 48 |
2021 | 48 |
2022 | 45 |
2023 | 46 |
2024 | 49 |
Memorindaĵoj
redakti- kapelo de Virgulino Maria el la 2-a duono de la 19-a jarcento
- Burgo Mutkov (ankaŭ Huzová, Waldhausen) – terenaj restaĵoj de mezepoka burgo, proksimume 1 km nordoriente de la municipo
Vidu ankaŭ
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Mutkov
-
Mutkov, municipa ofico
-
Mutkov