Monda Banka Grupo (en ĉiutaga parolo oni diras Monda Banko nur pri IBRD, parto de Monda Banka Grupo (angle World Bank Group) estas financa frato de la Internacia Valuta Fonduso, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj havigante pruntojn al tiuj.[1] La plej ĵusa asertita celo de la Monda Banko estas la reduktado de la malriĉeco.[2]

Monda Banko
emblemo
internacia financa institucio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 27-a de decembro 1945 vd
Geografia situo 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo)38.89888889-77.0425Koordinatoj: 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo World Bank Headquarters
Adreso 1818 H Street NW, Washington, DC 20433, USA
Monda Banko (Vaŝingtono)
Monda Banko (Vaŝingtono)
DEC
Map
Monda Banko
Moto Working for a World Free of Poverty
Lingvoj

angla lingvo
araba lingvo
franca lingvo
hispana lingvovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi estis fondita en 1944 en Bretton Woods, New Hampshire, Usono, kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenco kun oficiala nomo "United Nations Monetary and Financial Conference". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ IWF. Oni ofte citas ilin ambaŭ kiel la Bretton-Woods-Sistemon.

La ĉefa sidejo de la Monda Banko estas en Washington. La posedantoj estas la 184 membroŝtatoj; plej grandan parton posedas Usono. La voĉdonaj rajtoj estas dividitaj laŭ proprieta procentaĵo, ĉe IBRD ekz.: Usono 16,39% (23,68%) Japanio 7,87% (5,88%) Germanio 4,49% (5,37%) Francio 4,3% (5,04%) Britio 4,3% (5,04%) (stato 2004. 09. 04. )

Privat-sektora evoluigo

redakti
 
Harry Dexter White (maldekstre) kaj John Maynard Keynes ĉe la konferenco de Bretton Woods.

La Privat-Sektora Evoluigo (Private Sector Development (PSD)) estas strategio de Monda Banko pro helpi la privatsektoron en la evoluantaj landoj. La kaŭzo estas, ke en malriĉaj landoj jam povas krei propran entreprenon el malmulto da mono (relative al riĉaj landoj). Tio signifas, oni atendas pli bonan efikon je sama mono en tiuj landoj (pli da laborlokoj, evoluo).

Apartaj ekonomiaj zonoj

redakti

Oni kreis apartajn ekonomiajn zonojn per helpo de Monda Banko ekde 1960-aj jaroj.

Organizo

redakti

La ĝisnuna prezidanto de la Mondbanka Grupo estas David Malpass.

Mondbanka Grupo entenas 5 surpepere memstarajn organizaĵojn:

La Monbanka Grupo havas tutmonde 10 500 oficistojn, el kiuj 8 000 laboras en Vaŝingtono.

Historio

redakti
 
Sidejo de la World Bank Group en Vaŝingtono.

La Monda Banko spertis sian oran epokon de la fino de la 1960-aj jaroj ĝis komence de la 1980-aj jaroj. Robert McNamara, iama defend-ministro de la prezidantoj John F. Kennedy kaj Lyndon B. Johnson, gvidis ĝin de 1968 ĝis 1981. Sub ilia prezido, la jara volumeno de la pruntoj pasis de 1 miliardo al 13 miliardoj da dolaroj, la personaro kvarobliĝis kaj la administra buĝeto multobliĝis je 3,5. Helpe de sia kasisto Eugène Rotberg, McNamara sukcesis akiri sur la diverslandaj kapitalmerkatoj 100 miliardojn da dolaroj da prunteprenoj. Granda parto de tiu sumo estis akirita de svisaj bankoj, ĝuste tiuj kiuj gastigas la esencan parton de la fuĝokapitalo devena de nababoj, diktatoroj kaj parazitaj klasoj de Afriko, Azio kaj Latinameriko.[3]

Laŭ Jerry Mander, McNamara mortigis pli da homoj ĉekape de la Monda Banko ol kiam li estis ministro pri defendo de Usono, ĉefo de la masakroj dum la Vjetnama Milito. Jerry Mander desegnis lian portreton tiel: "Hontema pro la rolo kiun li ludis dum la vjetnama milito, li volis sin elaĉeti helpante la malriĉulojn de la tria mondo." Fidante la ciferojn, McNamara trudis al la triamondaj landoj akcepti la kondiĉojn ligitajn al la pruntoj de la Monda Banko kaj transformi siajn tradician ekonomion por maksimumigi la ekonomian specialiĝon kaj la tutmondan komercon. Tiuj, kiuj rifuzis tion, estis lasitaj al sia sorto." Kaj, pli sube: "Laŭ liaj urĝaj admonoj, multaj landoj ne havis alian elekton ol kurbiĝi sub la jugo de la Banko. McNamara ne detruis plu vilaĝojn por savi ilin, sed kompletajn ekonomiojn. La tria mondo retroviĝis nun kun monstraj ŝuldoj kiujn ĝi neniam kapablos repagi.[3]

En 1993 okazis en Vieno la Monda Konferenco pri la rajtoj de la persono. Kontraŭ la usonanoj kaj kelkaj eŭropanoj, la nacioj de la tria mondo trudis la agnoskon de la "ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj". Tiun revolucion prezidis jena konvinko: analfabeto fajfas pri la gazetara libereco. Antaŭ ol okupiĝi pri la civilaj kaj politikaj rajtoj, do la klasikaj demokratiaj rajtoj, nepras kontentigi la sociajn, ekonomiajn, kulturajn rajtojn. James Wolfensohn publikigis tiam raporton post raporto, deklaron post deklaro. La Monda Banko estos kompreneble la avangardo de la batalo por la realigo de la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj.[3]

Kriterioj

redakti
 
Malpliigi malriĉecon estas la ĉefa celo de la Monda Banko.

Variaj disvolvigoj klopodas atingi la celojn de la Jarmila Evoluigo planitajn por 2015 kelkaj el kiuj ja estis atingitaj en kelkaj okazoj. Por la atingeblaj celoj, ses kriterioj devas esti konsiderataj: plu forta kaj pli inkludema kresko en Afriko kaj en malfortaj ŝtateoj, pli fortaj klopodoj en sansistemo kaj edukado, integrado de la disvolvigaj kaj mediaj proponoj, kaj plia kaj pli bonkvalita helpo, movoj al komercaj negocadoj, kaj pli fortaj kaj pli fokusa subteno el multflankaj institucioj kiel la Monda Banko.[4]

  1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton: Duonigi la nombron de personoj kiuj vivas per malpli ol unu dolaro tage kaj duonigi la nombron de personoj kiuj suferas pro malsato. El 1990 ĝis 2004 la proporcio de personoj kiuj vivas en ekstrema malriĉeco falis el preskaŭ unu triono al malpli ol unu kvinono. Kvankam la rezultoj varias amplekse ene de regionoj kaj landoj, la tendenco indikas, ke la mondo kiel tuto povas atingi la celon duonigi la procenton de personoj kiuj vivas en malriĉeco. Oni timas tamen, ke la malriĉeco de Afriko pligrandiĝos, kaj plej el la 36 landoj en kiuj vivas 90% de la malbonnutritaj infanoj de la mondo estas en Afriko. Malpli ol unu kvarono de landoj estas survoje por atingi la celon duonigi la procenton de personoj kiuj suferas subnutradon.
  2. Atingi universalan elementan edukadon: Certigi ke ĉiuj geknaboj finu elementan lernejon. La procento de infanoj en lernejoj en disvolviĝantaj landoj pliiĝis el 80% en 1991 ĝis 88% en 2005. Ankoraŭ, ĉirkaŭ 72 milionoj de infanoj de aĝoj por elementaj lernejoj, 57% el kiuj estas knabinoj, ne estis en lernejoj en 2005.
  3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj: Elimini seksan malegalecon en elementa kaj meza edukado prefere antaŭ 2005, kaj je ĉiuj niveloj antaŭ 2015. La tendenco estas malrapida por ke virinoj aliru al la labormerkato, sed pli da virinoj ol viroj — tutmonde pli ol 60% — estas kontribuantaj sed senpage al la ekonomio de la laboristaj familioj. La agadgrupo por seksa egaleco de la Monda Bano estis kreita por progresigi la ekonomian kreskon de virinoj kaj promocii kunhavatan kreskon.
  4. Redukti la nombron de infanaj mortoj: Redukti per du trionoj la nombron de mortoj inter infanoj sub la aĝo de kvin jaroj. Estas ioma plibonigo en proporcio de survivado tutmonde; akcelitaj plibonigoj necesas plej urĝe en Suda Azio kaj Sub-Sahara Afriko. Ĉirkaŭkalkulitaj 10 milionoj de infanoj sub aĝo de kvin jaroj mortis en 2005; plej el tiuj mortoj okazis pro evieblaj kaŭzoj.
  5. Plibonigi patrinan sanon: Redukti per tri kvaronoj la patrinan mortoproporcion. Preskaŭ ĉiuj el la duonmiliono de virinoj kiu mortas dum gravedo aŭ dum nasko ĉiujare vivas en Sub-Sahara Afriko kaj Azio. Estas nombraj kaŭzoj de patrina morto kiuj postulas varion de intervenoj de la sansistemo farendaj amplekse alirebla.
 
Procentaĵo de plenkreskuloj infektitaj je Aidoso en 2005.
  1. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn: Haltigi kaj komenci retroturni la disvastiĝon de HIV/aidoso. Haltigi kaj komenci retroturni la oftecon de malario kaj aliaj ĉefaj malsanoj. Ĉiujaraj ciferoj de novaj infektoj je HIV kaj mortoj pro aidoso falis, sed la nombro de personoj kiuj vivas kun HIV plue kreskas. In the eight worst-hit southern African countries, proporcio estas super 15 procento. Traktado pliiĝis tutmonde, sed ankoraŭ trafas nur 30 procento de necesoj (kun grandaj variadoj tra landoj). Aidoso restas la ĉefa kaŭzo de morto en Sub-Sahara Afriko (1.6 miliono de mortoj en 2007). Estas 300 ĝis 500 milionoj de kazoj de malario ĉiujare, kio rezultas en pli ol 1 miliono de mortoj. Preskaŭ ĉiuj kazoj kaj pli ol 95 procento de la mortoj okazas en Sub-Sahara Afriko.
  2. Certigi median daŭripovon: Integri la principojn de daŭripova evoluo en landajn politikojn kaj programojn; retroturni perdon de mediaj rimedoj. Duonigi la nombron de personoj sen daŭripova aliro al sekura trinkakvo. Atingi signifan pliboniĝon en la vivo de almenaŭ 100 milionoj da kvartalaĉaj loĝantoj ĝis 2020. Senarbarigo restas kritika problemo, partikulare en regionoj de biologia diverseco, kio plue malpliiĝas. Elsendoj de forcejaj gasoj estas pliiĝantaj pli rapide ol la progreso de la teknologio pri energio.
  3. Starigi tutmondan partnerecon por evoluado: Donantaj landoj plinovigis siajn engaĝiĝojn. Donantoj devas plenumi siajn promesojn por kongrui kun la nuntempa proporcio de la kerna programdisvolvigo. Emfazo estas metita sur la kunlaboro de la Banka Grupo kun la multflankaj kaj lokaj partneroj por plirapidigi progreson al la realigo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.
  • Pluevoluigi malferman negocan kaj financan sistemon regulbazitan, prognozeblan kaj nediskriminacian. Tio inkluzivas dediĉon al bona regado, evoluigo, kaj malriĉoredukto — kaj enlande kaj internacie.
  • Alfronti la specialajn bezonojn de la malplej evoluintaj landoj. Tio inkluzivas sentarifan kaj senkvotan alirpovon por eksportoj; plibonigitan ŝuldoredukton por malriĉaj landoj kun pezaj ŝuldoj; nuligon de oficialaj duflankaj ŝuldoj; kaj pli malavaran oficialan evoluhelpon por landoj dediĉitaj al malriĉoredukto.
  • Alfronti la specialajn bezonojn de teroĉirkaŭitaj landoj kaj malgrandinsulaj evolulandoj.
  • Inkluzive trakti la ŝuldajn problemojn de evoluantaj landoj per naciaj kaj internaciaj iniciatoj por igi ŝuldojn longdaŭre elteneblaj.
  • Kunlabore kun la evoluantaj landoj, evoluigi decan kaj produktivan laboron por la junularo.
  • Kunlabore kun farmaciaj firmaoj, doni aliron al preze tolereblaj esencaj medikamentoj en evoluantaj landoj
  • Kunlabore kun la privata komerco, alirebligi la avantaĝojn de la novaj teknologioj – precipe informaj kaj komunikaj teknologioj.

Funkciado

redakti
 
Virino vendanta produktaĵojn ĉe merkato en Lilongwe, Malavio. La Tria Mondo estas en la rigardo de la Monda Banko.

La World Bank Group laborigas iomete pli ol 10 000 oficistojn. Ĝi estas verŝajne la interŝtata organizaĵo, kiu plej komplete informas la publikan opinion pri siaj propraj strategioj, intencoj kaj agadoj. Kvazaŭ seninterrompa fluo de statistikoj, de klarigaj broŝuroj, de teoriaj analizoj fontas en ĝia sidejo en numero 1818 H Street Northwest, en Vaŝingtono. La Monda Banko praktikas sur la planedo senmezuran povon, agadas prometee kaj multforme. Ĝi sola dediĉas kreditojn al la plej malprovizitaj landoj. Dum unu jardeko, ĝi tiel konsentis al la triamondaj landoj longdaŭrajn kreditojn je sumo supera al 225 miliardoj da dolaroj. Ĝi certigas la kreadon de infrastrukturoj per investokreditoj. En certaj okazoj - en Niĝerio ekzemple -, ĝi kovras ankaŭ (en dua pozicio, post la duflankaj donantoj) la buĝetan deficiton de aparte malprovizita ŝtato. Ĝi financas ankaŭ ĉiujare centojn da evoluprojektoj.[3]

Inter la Monda Banko kaj Wall Street, la alianco estas kompreneble strategia. La Banko cetere savis plurfoje diversajn financajn instituciojn malsaĝe engaĝiĝintajn en spekuladaj operacioj ie kaj tie en diversaj kontinentoj. En sia ĉiutaga praktiko, ĝi funkcias laŭ kriterioj strikte bankecaj. Ĝia ĉarto eksplicite elkludas ĉian politikan aŭ aliajn kondiĉojn. Ĝia praktiko estas tamen superdeterminita de sumiga koncepto nebankeca, kaj tiu ĉi certe politika: nome la "Interkonsento de Vaŝingtono".[3]

Ĉiujare la Banko publikigas specon de katekismo: nome The World Development Report. Tiu publikaĵo estas aŭtoritata en la universitataj kaj UN-aj medioj. Ĝi provas fiksi la grandajn temojn kiuj, dum iu tempo, okupas la specialajn agentejojn de la UN, la universitatojn kaj, krome, la publikan opinion. Tiu raporto portas la personan markon de la prezidanto James Wolfensohn. Ĝia eldono 2001 malfermiĝas sur tiu ĉi kredkonfeso: "La malriĉeco en riĉa mondo konstituas por la homaro plej grandan defion." La ideologoj de la Monda Banko atestas tradicie admirindan teorian fleksiĝemon. Malgraŭ la evidentaj fiaskoj de sia institucio, ili ne ĉesis, dum la lastaj kvin jardekoj, multobligi la pravigajn teoriojn.[3]

Prezidantoj de Monda Banko (IBRD)

redakti
 
Eugene Meyer, unua prezidanto de la Monda Banko.
ofica komenco ofica fino prezidanto
junio 1946 decembro 1946 Eugene Meyer
marto 1947 junio 1949 John Jay McCloy
julio 1949 decembro 1962 Eugene R. Black
januaro 1963 marto 1968 George D. Woods
aprilo 1968 junio 1981 Robert S. McNamara
julio 1981 junio 1986 Alden W. Clausen
julio 1986 aŭgusto 1991 Barber B. Conable
septembro 1991 majo 1995 Lewis T. Preston
junio 1995 junio 2005 James D. Wolfensohn
junio 2005 junio 2007 Paul Wolfowitz
2007 2012 Robert Zoellick
2012 2019 Jim Yong Kim
2019 2019 Kristalina Georgieva
2019 nuntempe David Malpass

Kristalina Georgieva estis la nura prezidanto kiu ne estis usonano.

Membroj

redakti
 
David Malpass, dektria kaj nuna prezidanto de la Monda Banko.

La Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo (IBRD) havas 189 membrolandojn, dum la Internacia Evoluiga Organizaĵo (IDA) havas 173. Ĉiu membrolando de IBRD estu ankaŭ membro de la Internacia Valuta Fonduso (IMF) kaj nur membroj de la IBRD rajtas aliĝis al aliaj institucioj ene de la Banko (kiel la IDA).[5] La kvin membrolandoj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj ne estas membroj de la Monda Banko estas Andoro, Kubo, Liĥtenstejno, Monako, kaj Norda Koreio. Kosovo ne estas membro de UN, sed estas membro de la IMF kaj de la Mondbanka Grupo, inklude de IBRD kaj de IDA.

Voĉdonpovo

redakti

En 2010 la voĉdonpovo en la Monda Banko estis reviziita por pliigi la voĉon de disvolvigantaj landoj, notinde de Ĉinio. La landoj kun plej da voĉdonpovo estas nuntempe Usono (15.85%), Japanio (6.84%), Ĉinio (4.42%), Germanio (4.00%), Unuiĝinta Reĝlando (3.75%), Francio (3.75%), Barato (2.91%),[6] Rusio (2.77%), Sauda Arabio (2.77%) kaj Italio (2.64%). Pro la ŝanĝoj, konataj kiel 'Voice Reform – Phase 2', landoj krom Ĉinio kiu ricevis gravajn gajnojn estis Suda Koreio, Turkio, Meksiko, Singapuro, Grekio, Brazilo, Barato, kaj Hispanio. Plej voĉdonpovo de la disvolvigitaj landoj estis malpliigita, kun kelkaj disvolvigantaj landoj kiel Niĝerio. La voĉdonpovo de Usono, Rusio kaj Sauda Arabio restis senŝanĝe.[7][8]

La ŝanĝoj estis entreprenitaj kun la celo fari voĉdonadon pli universala rilate al la normoj, regul-bazitaj kun celindikiloj, kaj travideblaj inter aliaj aferoj. Nuntempe, disvolvigantaj landoj havas pliigitan voĉon en la "Pool Model", apogite special de Eŭropo. Aldone, voĉdonpovo estas bazita su la ekonomia grando aldone al la kontribuoj al la Internacia Evoluiga Organizaĵo.[9]

Listo de la 20 plej grandaj landoj laŭ voĉdonpovo en ĉiu institucio de la Monda Banko

redakti

La jena tabelo montras la subskriboj de la 20 pintaj membrolandoj de la Monda Banko laŭ voĉdonpovo en la jenaj institucioj de la Monda Banko je Decembro 2014 aŭ Marto 2015: la International Bank for Reconstruction and Development (IBRD), la International Finance Corporation (IFC), la International Development Association (IDA), kaj la Multilateral Investment Guarantee Agency (MIGA). Membrolandoj ricevis voĉdonpovon en la momento de la membrigo kaj poste pro aldonaj subskriboj al la kapitalo (po unu voĉdono el ĉiu kunhavo de la kapitalaro alportita de la membro).[10][11][12][13]

La 20 plej grandaj landoj laŭ voĉdonpovo (Nombro de Voĉdonoj)
Rango Lando IBRD Lando IFC Lando IDA Lando MIGA
Mondo 2,201,754 Mondo 2,653,476 Mondo 24,682,951 Mondo 218,237
1 Usono 358,498 Usono 570,179 Usono 2,546,503 Usono 32,790
2 Japanio 166,094 Japanio 163,334 Japanio 2,112,243 Japanio 9,205
3 Ĉinio 107,244 Germanio 129,708 Unuiĝinta Reĝlando 1,510,934 Germanio 9,162
4 Germanio 97,224 Francio 121,815 Germanio 1,368,001 Francio 8,791
5 Francio 87,241 Unuiĝinta Reĝlando 121,815 Francio 908,843 Unuiĝinta Reĝlando 8,791
6 Unuiĝinta Reĝlando 87,241 Barato 103,747 Sauda Arabio 810,293 Ĉinio 5,756
7 Barato 67,690 Rusio 103,653 Barato 661,909 Rusio 5,754
8 Sauda Arabio 67,155 Kanado 82,142 Kanado 629,658 Sauda Arabio 5,754
9 Kanado 59,004 Italio 82,142 Italio 573,858 Barato 5,597
10 Italio 54,877 Ĉinio 62,392 Ĉinio 521,830 Kanado 5,451
11 Rusio 54,651 Nederlando 56,931 Pollando 498,102 Italio 5,196
12 Hispanio 42,948 Belgio 51,410 Svedio 494,360 Nederlando 4,048
13 Brazilo 42,613 Aŭstralio 48,129 Nederlando 488,209 Belgio 3,803
14 Nederlando 42,348 Svisio 44,863 Brazilo 412,322 Aŭstralio 3,245
15 Suda Koreio 36,591 Brazilo 40,279 Aŭstralio 312,566 Svisio 2,869
16 Belgio 36,463 Meksiko 38,929 Svisio 275,755 Brazilo 2,832
17 Irano 34,718 Hispanio 37,826 Belgio 275,474 Hispanio 2,491
18 Svisio 33,296 Indonezio 32,402 Norvegio 258,209 Argentino 2,436
19 Aŭstralio 30,910 Sauda Arabio 30,862 Danio 231,685 Indonezio 2,075
20 Turkio 26,293 Suda Koreio 28,895 Pakistano 218,506 Svedio 2,075

Tutmondaj partnerecoj kaj iniciatoj

redakti

La Monda Banko ricevis provizorajn administraciajn respondecojn el la Clean Technology Fund (CTF, Fonduso por Pura Teknologio), fokuse al klopodoj por fari renoviĝantan energion kosto-konkurencebla kun la karbo-devena energio tiom rapide kiom eble, sed tio eble ne pluis post la konferenco pri klimata ŝanĝo de UN en Kopenhago en Decembro 2009, pro la kontinua investado de la Banko en karbo-devenaj energiproduktejoj.[14] Tamen en bona vojo, en Decembro 2017, Kim anoncis, ke la Monda Banko ne plu financos fosilibrulan disvolvigon.)

Kun la Monda Organizaĵo pri Sano, la Monda Banko administras la Internacian Sanpartnerecon (IHP+), poste konata kiel UHC2030. IHP+ estis grupo de partneroj engaĝiĝintaj por plibonigi la sanon de civitanoj por plibonigi la disvolvigon de la landoj. Partneroj kunlaboras por plenumi internaciajn principojn por plibonigi la efikecon de la helpo kaj la kunlaboradon en la disvolvigo de la sansektoro. IHP+ mobilizas ŝtatajn registarojn, agentejojn por disvolvigo, la civilan socion kaj aliajn kiuj subtenas apartan, landnivelan sanstrategion en bone kunordigita maniero.

Klimata ŝanĝo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klimata ŝanĝo.
 
Ekzemplo de efiko sur la medio: senarbarigo en Indonezio, 2007. Senarbarigo estas unu el la faktoroj de la klimata ŝanĝo.

La tiama Prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim diris en 2012:

4-grada pli varma mondo povas, kaj devas, esti evitita — ni bezonas teni la varmiĝon sub 2 gradoj... Manko de agado pri la klimata ŝanĝo minacas fari la mondon kiun niaj filoj heredos komplete diferencan mondon ol tiu en kiu ni vivas nuntempe. Klimata ŝanĝo estas unu el la apartaj plej grandaj defioj kiujn frontas disvolvigo, kaj ni bezonas akcepti la moralan respondecon por entrepreni agadon je la konto de futuraj generacioj, speciale de la plej malriĉaj.[15]

Informo de la Monda Banko pri klimata ŝanĝo jam en 2012 notis, ke (p. xiii) "eĉ kun la nuntempaj engaĝiĝoj por mildigo kaj plenumo de esprimitaj plendoj, estas verŝajno de ĉirkaŭ 20 procento de supero de 4 °C por ĉirkaŭ 2100." Tio okazas spite la fakton, ke "la tutmonda komunumo engaĝiĝis por teni la varmigon sub 2 °C por eviti 'danĝeran' klimatan ŝanĝon". Krome, "serio de ĵusaj ekstremaj okazaĵoj tutmonde enkadrigas la vundeblon de ĉiuj landoj... Neniu lando restos imuna al la efikoj de la klimata ŝanĝo."[16]

La Monda Banko duobligis sian helpon por asaltiĝo al la klimata ŝanĝo el $2.3bn (£1.47bn) en 2011 ĝis $4.6bn en 2012. La planedo estas nuntempe 0.8 °C pli varma ol en antaŭ-industriaj tempoj. Tio antaŭdiras, ke varmiĝo de 2 °C estos atingita post 20 ĝis 30 jaroj.[17][18]

En Decembro 2017, Kim anoncis, ke la Monda Banko ne plu financos la disvolvigon de la fosiliaj brulaĵoj,[19][20] sed artikolo de 2019 de la Internacia Konsorcio de Esplorĵurnalistoj trovis, ke la Banko plue "financas ekspluatadon de nafto kaj gaso, oleduktojn kaj rafinejojn," ke "tiuj investoj en fosiliaj brulaĵoj formas pli grandan nuntempan partoprenon de la banko en la energia farendaĵo ol en renovigeblaj projektoj," kaj ke la Banko "devas ankoraŭ klare apartiĝi el la fosiliaj brulaĵoj."[21]

La financministroj de la EU aliĝis al civilsektoraj grupoj, kiel Extinction Rebellion, en Novembro 2019 alvokante al finigo, ke la Monda Banko financas fosiliajn brulaĵojn.[22][23][24]

Nutra Sekureco

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nutra Sekureco.
  1. Programo por Tutmonda Nutra Sekureco: Lanĉita en Aprilo 2010, ses landoj kun la Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates promesis 925 milionojn de dolaroj por nutra sekureco. Ĝis nun, la programo helpis ok landojn, promociis agrikulturon, esploradon, komercon en agrikulturo, ktp.
  2. Lanĉita Programo por Respondo al Tutmonda Nutrokrizo: Havigitaj pruntoj al proksimume 40 landoj por semoj, ktp. por plibonigi la produktivecon.
  3. Procezo de pliigo de la jara spezo por agrikulturo ĝis 6–8 mil milionoj el antaŭaj 4 mil milionoj de dolaroj.
  4. Plenumo de variaj nutroprogramoj tra la tuta mondo, ekz., per dozoj de vitamino A por infanoj, lernejomanĝoj, ktp.[25]

Programoj

redakti

Kadro FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: Koncentri Rimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizaĵoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejaj infanoj kaj junuloj.[26]

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  1. "About Us". World Bank. 14a de Oktobro 2008. Alirita la 20an de Marto 2021.
  2. Clemens, Michael A.; Kremer, Michael (2016). "The New Role for the World Bank". Journal of Economic Perspectives. 30 (1): 53–76. doi:10.1257/jep.30.1.53. ISSN 0895-3309.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-04-05. Alirita 2005-02-14.
  4. World Bank. Millennium Development Goals. World Bank Group. Alirita 31a de Majo 2012.
  5. "Boards of Executive Directors – Member Countries"
  6. "Developing nations get more say in World Bank affairs", 26a de Aprilo 2010.
  7. International Bank for Reconstruction and Development (2010). IBRD 2010 Voting Power Realignment (PDF) (Report). World Bank Group. Arkivita (PDF) el la originalo la 29an de Decembro 2011. alirita la 9an de Oktobro 2021.
  8. Veloo, Betsy May. "China given more influence in World Bank", RTHK, 26a de Aprilo 2010. Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-05. Alirita 2021-10-09.
  9. Stumm, Mario. "World Bank: More responsibility for developing countries", D+C, Marto 2011. Kontrolita 12a de Aŭgusto 2011.
  10. International Bank for Reconstruction and Development en Marto 2015
  11. International Finance Corporation en Marto 2015
  12. International Development Association en Decembro 2014
  13. Multilateral Investment Guarantee Agency en Decembro 2014
  14. Wheeler, David. "Climate Change in Nashville: A Gathering Storm for the World Bank?", Center for Global Development, 20a de Majo 2008.
  15. "New Report Examines Risks of 4 Degree Hotter World by End of Century" (Press release). World Bank. 18a de Novembro 2012. Alirita la 10an de Oktobro 2021.
  16. Why a 4 degree centrigrade warmer world must be avoided Novembro 2012 World Bank
  17. What Climate Change Means for Africa, Asia and the Coastal Poor World Bank, 19a de Junio 2012
  18. World's poorest will feel brunt of climate change, warns World Bank The Guardian 19a de Junio 2012
  19. Ness, Erik, "The Cost of Skepticism," Brown Alumni Monthly, Marto/Aprilo 2018, p. 16
  20. World Bank to quit upstream oil and gas projects after 2019 (12a de Decembro 2017). Alirita 26a de Aŭgusto 2020.
  21. The World Bank is Still Hooked on Fossil Fuels Despite Climate Pledge (en-US). Alirita 6a de Decembro 2019.
  22. . EU finance ministers call for end to fossil fuel funding (en-GB) (8a de Novembro 2019). Alirita 6a de Decembro 2019.
  23. No More Excuses: The World Bank Must Halt All Funding for Fossil Fuels (angle). Alirita 6a de Decembro 2019.
  24. . Climate change protesters block downtown D.C. streets in hours-long protest (6a de Decembro 2019). Alirita 8a de Decembro 2019.
  25. Food Security (angle). Alirita 14a de Oktobro 2020.
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-28.

Bibliografio

redakti
  • Ascher, W. "New development approaches and the adaptability of international agencies: the case of the World Bank" International Organization 1983. 37, 415–439.
  • Bazbauers, Adrian Robert. The World Bank and Transferring Development (Springer, 2018).
  • Bergsen, H., Lunde, L., Dinosaurs or Dynamos? The United Nations and the World Bank at the Turn of the Century. (Earthscan, London, 1999).
  • Bilbert, C., kaj C. Vines, eld. The World Bank: Structures and Policies (Cambridge UP, 2000)
  • Brown, Michael Barratt. Africa's choices: after thirty years of the World Bank (Routledge, 2019).
  • Davis, Gloria. A history of the social development network in The World Bank, 1973-2003 (The World Bank, 2004).
  • Heldt, Eugénia C., kaj Henning Schmidtke. "Explaining coherence in international regime complexes: How the World Bank shapes the field of multilateral development finance." Review of International Political Economy (2019): 1-27. online
  • Heyneman, Stephen P. "The history and problems in the making of education policy at the World Bank, 1960–2000." International Journal of Educational Development 23 (2003) 315–337 rete
  • Hurni, Bettina S. The Lending Policy Of The World Bank In The 1970s (1980)
  • Mason, Edward S., and Robert E. Asher. The world bank since Bretton Woods (Brookings Institution Press, 2010).
  • Pereira, João Márcio Mendes. "The World Bank as a political, intellectual, and financial actor (1944-1994)." Relaciones Internacionales 26.52 (2017): rete angle
  • Pereira, João Márcio Mendes. "Assaulting Poverty: Politics and Economic Doctrine in the History of the World Bank (1944-2014)." Revista De História 174 (2016): 235–265. rete
  • Polak, Jacques J., and James M. Boughton. "The World Bank and the International Monetary Fund: A Changing Relationship." en Economic Theory and Financial Policy (Routledge, 2016) pp. 92–146.
  • Salda, Anne C. M., ed. Historical dictionary of the World Bank (1997)
  • Weaver, Catherine. 2008. Hypocrisy Trap: The World Bank and the Poverty of Reform. Princeton University Press.
  • Woods, Ngaire. The globalizers: the IMF, the World Bank, and their borrowers (Cornell UP, 2014).
  • World Bank. A Guide to the World Bank (2nd ed. 2007) rete Arkivigite je 2015-10-13 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

redakti