Modernaj Robinzonoj subtitolita En la Siberia Praarbaro[1][2], estas konciza aŭtobiografio de Teodoro Ŝvarc (aŭ Tivadar Schwartz aŭ Soros Tivadar), originale Esperantlingve verkita.
Modernaj Robinzonoj aperis unuafoje felietone en la revuo Literatura Mondo en 1923 kaj eldoniĝis en la jaro 1924 en Budapeŝto libroforme kiel 88-paĝa libreto. En 1999 dua, korektita eldono aperis en Berkeley ĉe eldonejo Bero, kun enkonduko de Humphrey R. Tonkin kaj kolora mapo.
Angle: Crusoes in Siberia, tradukis Humphrey Tonkin. New York, eld. Mondial, xxxi, 93 paĝoj, 2010
Itale: Robinson in Siberia: Una rocambolesca fuga di gruppo nella Russia della rivoluzione, tradukis Margherita Bracci Testasecca, Udine, Italio, eld. Gaspari Editore, 121 paĝoj, 2010
„ Plej interesa rakonto el la vivo de militkaptitoj en Siberio dum ia lasta militado. La lingvo uzita estas plej flua. Ni rekomendas la legadon de tiu literatura verketo, per kiu oni sekvos kun emocio la aŭtoron en lia aventurplena migrada vivo. ”