Minas-Ĝerajso
Minas-Ĝerajso (aŭ Minas-Ĵerajso, portugale: Minas Gerais /ˌmi.nɐz.ʒeˈɾajs/, prononcata "minasĵerajs' " = ĝeneralaj minoj) estas subŝtato en la sud-oriento de Brazilo, kun 588.384 km² la kvara laŭ grandeco kaj kun 20 milionoj da loĝantoj la dua laŭ loĝateco. Ĝi estas unu el la 27 federaciaj unuoj en Brazilo, estante la kvara subŝtato kun la plej granda teritoria areo kaj la dua en nombro de loĝantoj, situanta en la Sudorienta Regiono de la lando. Ĝi limiĝas sude kaj sudokcidente kun São Paulo, okcidente kun Mato Grosso do Sul, nordokcidente kun Goiás kaj la Federacia Distrikto, norde kaj nordoriente kun Bahia, oriente kun Espírito Santo kaj sudoriente kun Rio-de-eiroanejro. Ĝia teritorio estas subdividita en 853 municipojn, la plej granda nombro de brazilaj ŝtatoj.
Minas-Ĝerajso | |
---|---|
portugale Minas Gerais | |
Flago de Minas-Ĝerajso | Blazono de Minas-Ĝerajso |
subŝtatoj de Brazilo | |
moto: Libertas Quæ Sera Tamen | |
Himno: Himno de Minas Gerais | |
Nomo de la loĝanto: mineiro | |
Situo | |
- Regiono | Sudorienta |
- Limnajbaroj | Espirito-Santo, San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Bahio, Suda Mato-Groso, Gojaso, Federacia Distrikto |
- Mezoregionoj | 12 |
- Mikroregionoj | 66 |
- Municipoj | 853 |
Ĉefurbo | Belo Horizonte |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Romeu Zema () (ekde 1-a de januaro 2019) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Antônio Anastasia (PSDB) |
- Vicŝtatestr(in)o | Alberto Pinto Coelho (PSDB) |
- Federaciaj deputitoj | 53 |
- Ŝtataj deputitoj | 77 |
Areo | |
- Entute | 586 514 km² (4º)[1] |
Loĝantaro | 2015 |
- proksimume | 20 869 101 loĝ. (º) |
- Loĝdenso | 36 loĝ./km² (º) |
Ekonomio | 2005 |
- MEP | R$ 192,611 bilionoj[2] (3º) |
- MEP po kapo | R$ 10 012[2] (10º) |
Sociaj indikiloj | 2000 |
- IHD | 0,800 (2005)[3] (10º) – alta |
- Vivdaŭro | 73,8 jaroj (4º) |
- Analfabetismo | 8,9% (12º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | Tropika Aw/Cwa/Cwb |
Mallongigo | BR-MG |
Retejo | http://www.mg.gov.br/ |
Ĝia situo estas interesa, ĉar ĝi nord-okcidente limas al la Federacia Distrikto (Brazilo) kaj sud-oriente al kvar aliaj ŝtatoj, kiuj je preskaŭ egala distanco de ĉirkaŭ 100 km disigas ĝin de Atlantiko: Bahio, Espirito-Santo, Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Okcidente ĝi limas al Gojaso kaj Suda Mato-Groso.
La ĉefurbo de la ŝtato estas Belorizonto, kun ĉirkaŭ 2,2 milionoj da loĝantoj. Antaŭ ĝi estis ĉefurbo la mineja urbo Ouro Preto.
La flago de Minaso montras ruĝan triangulon kaj ĉirkaŭe la latinan devizon libertas quæ sera tamen (libereco, eĉ se malfrue). Ĝi devenas de liberiga movado de 1789, gvidata de Joaquim José da Silva Xavier, nomata Tiradentes (dentotiristo). La movado estis nomita Inconfidência Mineira (minasa malfideleco) de la kolonia potenco Portugalio kaj poste mem alprenis tiun riproĉan nomon kvazaŭ honoran. La liberiĝo tiutempe malsukcesis pro perfido.
La flago, uzata de ĉirkaŭ 1930, estis oficiale adoptita je la 8-a de januaro 1963.
La 5 plej grandaj urboj laŭ loĝantaro en la ŝtato en 2019[4] estas: Belo Horizonte (2.512.070 homoj), Uberlândia (691.305 homoj), Contagem (663.855 homoj), Juiz de Fora (568.873 homoj), Betim (439.340 homoj).
Esperanto en Minas Gerais
redaktiMinas Gerais ĉiam havis tre vigla Esperanto-movadon ekde 19-a jarcento. Tie okazis multaj Esperanto-kunsidoj kaj naskiĝis multaj gravaj esperantistoj.
Tie naskiĝis Ismael Gomes Braga