Margaretha Reichardt
Margareto REICHARDT (naskiĝinta la 6-a de marto 1907 en Erfurto, mortinta samloke la 24-a de majo 1984) estis tekstila artistino de la Bauhaus-movado.
Margaretha Reichardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1907 en Erfurto |
Morto | 25-an de majo 1984 (77-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko |
Alma mater | Bauhaus (1925–1931) |
Okupo | |
Okupo | textile designer (en) universitata instruisto grafikisto textile artist (en) |
Kreada vivo
redaktiReichardt komencis sian trejnaĝon ĉe la artmetia lernejo (Kunstgewerbeschule) en Erfurto. De 1926 ĝis 1931 ŝi studadis ĉe la Bauhaus-aranoj en Dessau kaj iĝis tekstilartistino post la fina ekzameno. Ekde 1933 ŝi de nove vivis en la ĉefurbo turingia.
Resonado
redaktiNe malmultaj ŝatis ŝiajn gobelinojn, murtapiŝojn kaj plankotapiŝojn, kvankam la industrio nur malofte utiligis ŝiajn motivojn. Dum la Monda ekspozicio en Parizo en la 1937-a jaro ŝi ricevis sian unuan premion. Muzeoj, teatroj kaj publikaj instancoj ekaĉetis siajn verkojn.
Nekrologe profesoro Hubert Hoffmann honorigis la artistinon tiel: "Ŝi estis unu el la lastaj kunlaborantoj de la Bauhaus-movado kaj iĝis unu el ĝiaj plej gravaj teksistoj."[1]
La Reichardt-domo
redaktiTroviĝas en la erfurta urboparto Bischleben la domo-ateliero de la artistino, kie ŝi en la plej bona Bauhaus-spirito trejnadis multajn metilernantojn en la kuro de la tempo. Ĝi estis konstruata en 1939 laŭ antaŭskizoj de Konrad Püschel kun detala planado de Reichardt mem. Samtempe ĝi estas muzeo, ekde 1992 parto de la erfurta Anger-muzeokomplekso, kie volontuloj faradas ekspoziciojn. La ateliero kun origine konservitaj iloj estas de 1987 teĥnika monumento. Pluse la loĝejo estas ankoraŭ kiel dum la vivotempo de la artistino. Tamen la muzeo, estante apenaŭ konata, nur de malmultaj estas vizitata.
Literaturo
redakti- Angermuseum Erfurt und Arbeitsgruppe M. Reichardt (Eldd.): Margaretha Reichardt 1907–1984. Textilkunst, Erfurto 1995
- Eichhorn, Herbert (Eld.): KinderBlicke: Kindheit und Moderne von Klee bis Boltanski, Ostfildern-Ruit 2001
- Galerie am Sachsenplatz (Eld.): bauhaus 6, Lepsiko, p. 87
Eksteraj ligiloj
redakti- Mallonga priskribo de la loko de aktiveco de Reichardt en Erfurto. Arkivigite je 2012-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto de la Reichardt-domo.[rompita ligilo]
- Foto kaj biografio de Reichardt en la surreta Bauhaus-leksiko. Arkivigite je 2015-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj pri Reichardt kaj ŝia verkaro.
- Hejmpaĝo de la Anger-muzeo, al kiu apartenas la Reichardt-domo.
Subnotoj
redakti- ↑ Thüringer Allgemeine de la 3-a de marto 2013, p. 4 (T B TH)