Margareta Tereza de Aŭstrio
(Alidirektita el Margareta Teresa de Hispanio)
Margareta Tereza de Aŭstrio, infantino de Hispanio, (naskiĝis la 12-an de julio 1651 - mortis la 12-an de marto 1673) estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 4-a kaj de lia dua edzino, Mariana de Aŭstrio. Ŝi estis do ankaŭ la duonfratino de Maria Tereza de Aŭstrio, reĝino de Francio kaj edzino de Ludoviko la 14-a. Margareta Tereza edziniĝis kun sia onklo, la imperiestro Leopoldo la 1-a.
Margareta Tereza de Aŭstrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
infantino de Hispanio | |||||
Persona informo | |||||
Margarete Theresia von Spanien Margarita Teresa de España | |||||
Naskiĝo | 12-an de julio 1651 en Madrid | ||||
Morto | 12-an de marto 1673 (21-jaraĝa) en Wien | ||||
Mortis per | Postnaskaj komplikiĝoj vd | ||||
Tombo | Imperia kripto, Vieno vd | ||||
Religio | katolikismo | ||||
Lingvoj | hispana • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgoj | ||||
Patro | Filipo la 4-a vd | ||||
Patrino | Mariana de Aŭstrio vd | ||||
Gefratoj | Maria Tereza de Aŭstrio, Karlo la 2-a, Johano Jozefo de Aŭstrio, Baltasar Carlos, Filipo Prospero de Hispanio kaj Fernando Tomás de Austria (en) vd | ||||
Edz(in)o | Leopoldo la 1-a | ||||
Infanoj | Maria Antonia | ||||
Profesio | |||||
Okupo | nereĝanta imperiestrino vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvankam ŝi mortis sufiĉe juna, la infantino restis tre fama pro siaj multnombraj portretoj, fare de la hispana majstro Velázquez. Tiuj pentraĵoj, precipe la rimarkinda Portreto de la infantino Margareta Tereza de 1659, estas tipaj de la baroka movado.