Marcelo Ternant
Marcelo TERNANT (naskita en 1918; mortinta la 20-an de aprilo 1998 en Épinay-sur-Seine) estis laborista esperantisto, aktiva en la SAT-movado.
Marcelo Ternant | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1918 |
Morto | 1-an de januaro 1998 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto tradukisto redaktoro |
Vivo
redaktiLi estis teknikisto pri elektraj motoroj, uzitaj en la industrio de la malvarmo (grandaj fridujoj). Lia laboro konsistis en kreado de prototipoj de tiuj motoroj. Li lernis la metion, unue kun sia patro, kun kiu li ankaŭ lernis Esperanton (ili kune aliĝis al SAT en 1946), pli poste en laborejo kaj samtempe en vesperaj kursoj ĉe nacia lernejo "Arts et Métiers". Pro diversaj kialoj, li ne povis fini sian studadon en tiu Supera Alta Lernejo, tial li ne fariĝis diplomita inĝeniero, sed verŝajne bonege profitis je tiuj interrompitaj studoj, laŭ atesto de siaj profesoroj, kaj li dungiĝis ĉe entrepreno, kie estis postulata, krom la teknika kompetenteco, la scipovo de la germana lingvo.
De la jaro 1940 ĝis la jaro 1945 li estis militkaptito en Germanio, kie, malgraŭ tre malfavoraj cirkonstancoj, li tamen sufiĉe bone lernis la germanan lingvon. Tio helpis lin en lia profesia vivo.
Li estis redaktanto de Liberecana Ligilo en 1981. Dum multaj jaroj li instruadis esperanton en la pariza regiono, kaj respondecis pri la duagrada perkoresponda kurso de SAT-Amikaro inter 1992 kaj 1998, kaj membris en FEI. Li ankaŭ verkis kaj tradukis poemojn kaj kanzonojn, kiuj aperis dise en la SAT-organoj.
Verkoj
redaktiTradukoj
redakti- La anarkiistoj de Sébastien Faure, Liberecana Ligilo, 1973
Eksteraj ligiloj
redakti- Al la infanoj Arkivigite je 2009-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, poemo el la retejo de SAT
- Mi aspiras al iu tag' Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine, poemo de Klaŭdeto Ĉeberto tradukita de Marcelo, el la retejo de SAT
- Ne, kamarado! Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, sprita poemo kunverkita kun Petro Levi dum veturado al iu SAT-kongreso
- Plej bona kompano mortis Arkivigite je 2012-04-13 per la retarkivo Wayback Machine, nekrologa artikolo de Gi' Kavaljero en la bulteno de SAT-Amikaro, julio 1998