Makbeto

tragedio verkita de Vilhelmo Ŝekspiro (William Shakespeare)

Makbeto (angle Macbeth) estas tragedio verkita de William Shakespeare, inspirita de la reĝo de Skotlando, Macbeth. Ĝin esperantigis Daniel Henry Lambert. Eldonejo Hachette el Parizo aperigis la verkon en 1908.

Makbeto
Makbeto
Makbeto
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1908
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 123
vdr
Macbeth

Ĝi havis fortan influon en la historio de la universala literaturo, kaj kelkaj el ties roluloj iĝis stereotipoj. Ĝi estis ofte adaptita al diversaj formatoj de teatro, rakonta literaturo, pentrarto, kinartio ktp. Ekzemple en filmo Makbeto (1971) de Roman Polański.

Recenzoj

redakti
 
 Lerta traduko. La versoj preskaŭ ĉiam facile fluas. Malpli por prezent­ado ol por legado. 
— 1909, Lingvo Internacia, paĝo 136
 
 Ŝatinda traduko de tiu granda tragedio mondkonata. 
— 1909(1964), Historio de Esperanto I, paĝo 281

Eksteraj ligiloj

redakti