Leopold von Ranke
Franz Leopold Ranke, ekde 1865 von Ranke (21a de decembro 1795 en Wiehe; 23a de majo 1886 en Berlino) estis germana historiisto.
Leopold von Ranke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1795 en Wiehe |
Morto | 23-an de majo 1886 (90-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Sophienkirche (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko - teologio, filologio (1814–1818) Landesschule Pforta |
Familio | |
Frat(in)oj | Friedrich Heinrich Ranke (mul) , Karl Ferdinand Ranke (en) kaj Ernst Ranke (mul) |
Edz(in)o | Clarissa Graves (en) (1843–nekonata valoro) |
Infanoj | Otto von Ranke (en) , Fridhelm von Ranke (en) , Maximiliane von Ranke (en) , Albrecht von Ranke (en) |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto akademiulo verkisto |
Vivo
redaktiRanke venis el familio de kleruloj. En 1843 li edziĝis al Helena Clarissa Graves, kiu devenis el malnova angla familio. En 1865 la reĝo de Prusujo faris lin nobelulo. Ranke fariĝis honora civitano de Berlino en 1885.
Li studis teologion kaj filologion en Lepsiko de 1814 ĝis 1818. Ekde 1818 li instruis en gimnazio en Frankfurto ĉe Odro kaj profesoris en Berlino ekde 1825. De 1827 ĝis 1831 li vojaĝis al la arkivoj de la Sankta Romia Imperio. En 1834 li fariĝis ordinara profesoro en Berlino. Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1858.
Graveco de lia laboro
redaktiRanke kunfondis la mondernan historiosciencon. Li kombinis la malnovan rakontantan historiumadon kun sciencaj metodoj de kritika uzo de fontoj.